A

-a  = 'o-a. La a-finajho estas adjektiva chefelemento.
I) Post adjektivaj radikoj ghi estas pleonasma, sed cetere ghi estas memstara vorto, kun memstara signifo, kiu estas:
 a) kvalita, karakteriza;
 b) rilata, apartena;
II) substativaj radikoj antaw ghi konservas sian substantivecon: *homa: homkvalita, aw homapartena;
III) verbaj radikoj antaw ghi substantivighas. *Skriba = skribo-a. LSF23.
-ach  > fi-
-ad
  -adi  Ghia signifo estas: agi.
Kiel verba chefelemento, ghi postulas adverban flankelementon: *skribadi = skribe adi.
En verba formo propre chiam estas pleonasma. Chi tiun pleonasmecon oni uzas por akcenti la longan dawron, aw la ripeton de la ago. LSF27.
  -ado  = 'i-o
I) Per la sufikso -ADO oni formas la verbajn substantivojn, precipe kiam la radiko estas origine substantiva. *Regho, reghi, reghado. Martelo, marteli, martelado.
II) Oni apenaw ghin trovas post radikoj adjektivaj. KL53; PAG§283.
> Substantivaj radikoj.
adapti  sin: *Oni devas foje multe boardi por kompromise atingi interkonsenton.- Meandri. Zigzagi. *Inter hundoj hunduAmfibio. SJhE.
Adasismoj  Sufiksrimoj. Sen apoga konsonanto kaj sen >transrimo estas nepre evitindaj. Oni povas allasi ilin maksimume kiam la sufikso, en unu aw ambaw rimvortoj, jam tiel kunfandighis kun la radikoj, ke ili kune kvazaw formas novan radikon: *homaro-arbaro, rideti- kolereti, virino- katino. Sed la participaj finajhoj, -AJHO kaj -ECO, -IGI kaj -IGHI kaj precipe -ADAS estas neniel ekskuzeblaj adasismoj. > Lama rimo.
Adjekto  Cirkonstanca komplemento.
I) Formoj:
 A) > Adverbo
 B) > Akuzativo
 C) Prepozitivo >Prepozicioj
 D) > Infinitivo
 E) Nominativo
  i) > Apozicio
  ii) > Predikativo. PAG§183.
II) Stilo: neadverba adjekto (prepozitivo), precipe longa, staras ordinare post la objekto. Sed oni povas ghin antawmeti:
 A) por ghin akcenti: *en la ghardeno tio okazis;
 B) se la objekto estas pli longa: *mi donis al la knabo multajn interesajn librojn;
 C) por klare distingi, ke temas pri adjekto kaj ne pri la suplemento de la objekto: *oni forprenis de la virino la infanon (* oni forprenis la infanon de la virino). PAG§272.
Adjektivo
  Adjektivaj radikoj
I) Verbigo:
 A) Radikoj plej ofte uzataj adjektive ne formas transitivajn verbojn sen aldono de -ig: igi konciza: koncizigi; Koncizi signifas esti konciza.
 B) Pri adjektivoj kun abstrakta signifo, kiel "utila", "necesa", "ebla", la verba uzado de la radiko egalas al la aldono de la verbo "esti" antaw la adjektivo: "necesas" signifas "estas necesa" aw "estas necese".
 C) Se la adjektivo rilatas al io pli konkreta, la verba formo pli rilatas al la ricevita impreso: "la lago estas blua" estas simpla diro pri io, kio ghenerale karakterizas tiun lagon, dum "la lago bluas" estas pli aktiva, kaj signifas "la lago brilas blue" aw "impresas blue". "Li estas kolera" estas malvarma, stata, intelekta jugho, dum "li koleras" estas priskribo de konduto kaj de sento.
 D) Stilo. La uzo de verba finajho anstataw "esti" + adjektivo estas alia ekzemplo de la plivigligo, kiun havas verboj. Tamen, ghenerale oni rezervu la senperan verbigon por specialaj efektoj; alie, la teksto efikos fremde, nenature, afekte.
  i) Che adjektivoj de ago,
   a) la adjekta formo esprimas ghenerale konstantan emon aw econ: *soni lawte;
   b) la verba formo, ties okazan manifestighon en ago: *lawti.
  ii) Che adjektivoj de konduto,
   a) la adjektivo havas konstantan signifon: *li estas obstina;
   b) la verbon, okazan: *li obstinas.
  iii) Che adjektivoj de stato, la senco de adjektivaj kaj verbaj formoj ghenerale estas la sama; sed *li ebrias de ghojo * li estas ebria de konjako; *malsati * esti malsata.
  iv) Che adjektivoj de atribuo kaj iliaj verbaj formoj, ne estas diferenco: *nepri = esti nepra.
  v) Che adjektivoj de ajha kvalito,
   a) oni konstatas adjektive: *la chielo estas blua;
   b) oni estas impresata verbe: *la chielo bluas.
II) Substantivigo: la substantivoj derivitaj de a-aj r-oj signifas la nomon de la kvalito: *bela, belo. MJh40; PAG§281; 299.
  Kunderivitaj adjektivoj
    Prepozitiva adjektivoEl tiu chi derivado povas rezulti unuelementaj vortoj -derivitaj adjektivoj aw adverboj- (*de la suno = suna), aw plurelementa -kunderivitaj adjektivoj aw adverboj- (*de sur la tablo = surtabla), kaj konservi aw ne la prepozicion (*per facilaj vortoj = facilvorte; *kun taro = kuntara (pezo)). La elementoj kiuj konsistigas la prepozitivajn adjektivojn aw adverbojn, konservas chiam la saman ordon, kiun ili havas en la prepozitivo kaj ne chiam la chefa vorto staras en la fino: *kapalmure, dorsmalsupre, kap-al-piede, vizaghaltere. En tia derivado, la artikolo kaj la pluralo chiam estas forlasataj. KL123.
      Adjektiva prepozitivo  Ni nomas adjektiva prepozitivo (el kiu devenas la prepozitiva adjektivo) nur tiun, kies prepozicio rilatas al neverba substantivo.
Adjektiva prepozitivo povas esprimi nur
I) konsiston (prepozicio EL: *maro el sango = sanga maro),
II) apartenon (prepozicio DE: *de domo = doma) aw
III) karakterizajhon (prepozicio KUN, SEN: *supo kun ajlo = ajla supo). KL142.
      Apartena prepozitivo  Ne chiam prepozitivo formita per DE plus substantivo kaj montranta apartenon povas transformighi en adjektivon, kaj ne chiam la adjektivoj formita el substantivo estas prepozitivaj, char kelkaj estas mem rekte adjektivkarakteraj:*konata vizajho * vizagho de konato; azena filo = filo de azeno * azeneca filo. KL143.
      Posedaj adjektivoj  povas esti kombinitaj kun aliaj determinantoj: *iu mia amiko; chiu ilia klopodo; du miaj artikoloj (*lia unua verko * la unua el liaj verkoj). PAG§79.
      Prepozicioj uzataj kiel prefiksoj che la adjektivoj  Antaw adjektivo, la prepozicioj funkcias prefikse kun adverba signifo, char prepozicio povas esti uzata nur anstataw substantivo. *"Superbela" ne signifas "super la belo", nek "de super la belo", sed "supere bela". KL139.
  Adjektiva suplemento
I) de ajh-substantivoj:
 A) Se la suplemento estas enkondukita per DE, EN, KUN,POR, aw neloka CHE, ghi transformighas en adjektivon nudan:*pastra domo (de), Bulonja kongreso (en).
 B) Se la s-o povas esti enkondukita ankaw  per DE, oni povas uzi
  i) nudan adjektivon: *ama poemo, strata kiosko, brusta posho;
  ii) adjektivon kun prefiksoida prepozicio: *priama poemo, surstrata kiosko, chebrusta posho;
  iii) che propraj nomoj, nudan adjektivon: *la Solferina batalo.
 C) Se la suplemento ne povas esti esprimata per DE, oni uzas prefiksoide la prepozicion: *antawpaska dimancho, malgrawvola kuracisto.
 D) KUN estas uzata en la sola vorto KUNTARA. Cetere, oni uzas
  i) nudan adjektivon: *folia brancho;
  ii) kunmeton kun HAVA: *folihava;
  iii) che la suplemento de kovriteco, kunmeton -VESTA aw -KOVRITA: *frakvesta homo, shawmkovrita chevalo.
 E) Se la s-o havas epiteton
  i) ghi povas esti kuntirita kun ghi en adjektivan vortkunmeton: *grandtalenta homo;
  ii) se la s-o ne povas esti esprimita per simpla adjektivo sen prefiksoido, oni evitas la adjektivan formon.
 F) La adjektiva formo havas ne nur la signifon de rilato, sed ankaw tiun de kvalito. Do che abstraktaj substantivoj oni devas esplori chu la senco restis senshangha: *limoj de devo * devaj limoj.
 G) La adjektiva formo ne toleras difinon per la artikolo: *la malsano de la patro * la patra malsano (= malsano de chiuj patroj).
II) de ad-substantivo:
 A) sen prefikso:
  i) subjekta suplemento: *pastra beno;
  ii) maniera suplemento: *fervoja veturo, mara vojagho;
 B) kun prefikso, aw per vortkunmeto: preskaw chiuj aliaj suplementoj, ankaw la maniera: *pervochdona decido.
III) La objekta kaj la cela suplementoj ne povas esti esprimataj adjektive. PAG§134; 140.
  Predikata adjektivo  Akcentas la rezulton de la ago: *veni kunaj. Sin bati vunda. Piki morta. > Predikativo. PAG§373.
  Predikativa adjektivo  Akordigas nombre kaj kaze kun la subjekto: *la dentoj de leonoj estas akraj. PAG§169.
  Stilo
I) Oni kutimas meti la adjektivan epiteton antaw la substantivo: *Kruela penso. Richaj homoj. Falsaj akusoj.
II) La adjektivoj ne estas aplikeblaj al la verboj: *Manghi estas necese.
III) Estas konsilinde meti la adjektivon post la rilatan substantivon:
 A) Che iom longaj adjektivoj: *internacia magazino sendependa.
 B) Kiam la adjektivon antawas adverbo: *artikolo speciale interesa.
 C) Kiam adjektivoj aperas vice: *sur la kampoj politika, socia, kultura kaj ekonomia.
 D) Uzataj memstare: *oni shuldas al li pli da literaturaj verkoj, ol da sciencaj.
 E) Plurvortan epiteton loki post substantivon: *la raporto preparita de niaj kolegoj; la raporto, de niaj kolegoj preparita.
IV) Ghenerale la uzo de verboj igas tekston dinamika. Se oni uzas multajn verbojn, adverbojn kaj substantivojn, la rezulto estas pli dinamika ol se oni abunde uzas adjektivojn. Adjektivoj ofte rezultigas senmovan tekston. .
V) = ulo, ulino: *kiu volus elportadi la premon de l' potencaj, la ofendojn de la fieraj!
VI) Timo pri adjektivoj estas la komenco de stilo: la adjektivo aw vivigas aw mortigas. EL93; KL26; 44; MJh33; 38; PAG§74.
Adverbo
  Adverbaj participoj
La uzado de a-a p-o estas ghusta nur, se la subjekto de la subpropozicio estas la sama, kiel tiu en la chefpropozicio.
Anstataw skribi
Skribu
Trinkinte tason da kafo, la vojagho estis dawrigata.
Trinkinte tason da kafo, ni dawrigis la vojaghon. NeT47.
  Adverba prepozitivo kaj prepozitivaj adverboj Por esti transformebla en adverbon, prepozitivo ghenerale devas esprimi la manieron kiel la subjekto faras ion, aw lokon, aw tempon.
Kawzaj aw celaj adverboj ne estas formeblaj per la prepozicioj PRO aw POR, sed nur per la prepozicioj KUN, SEN aw JE plus la substantivoj kawzo, motivo aw celo. Anstataw "vojaghi kun trankvilo" oni povas diri "vojaghi trankvile", char tiu adjekto indikas kiel la subjekto vojaghas. Sed per "vojaghi kun frosta aw kun bela vetero" oni esprimas, ne kiel vojaghas, t.e., ne la agmanieron de la subjekto, sed nur flankan cirkonstancon; sekve, oni ne povas diri "vojaghi froste aw belvetere".
Adverba prepozitivo konsistas el la samaj elementoj kiel la adjektiva (> Adjektivo: Adjektiva prepozitivo), sed kelkaj adverboj formighas el du prepozitivoj. *Kushi / kun la dorso / al la supro = kushi dorsalsupre. KL145.
  Disdividaj komplementoj  *Vendi (varojn) po grandaj kvantoj = Vendi pograndkvante. *Vendi po detalo = podetale. *Po kiom mi devas preni la drogon? -Po (tri) gutoj = pogute. *Disdoni la kolombojn po tri kolomboj por persono = Disdoni la kolombojn poe (= en egalaj partoj). KL68-69.
  Grado, kvanto kaj maniero  Law kelkaj homoj, TIEL-KIEL esprimas manieron, TIOM-KIOM kvanton kaj gradon. Ne estus malutile se arkaikighus la nun ghenerala uzo de TIEL KIEL por la grado. Komparon oni farus per TIEL-KIEL nur che la verboj, kaj per TIOM-KIOM che la adjektivoj, adverboj, verboj kaj substantivoj: *Ili ne ludas, ne rigardas, ne laboras tiel, kiel vi. (Tiamaniere) *Ili ne ludas, ne rigardas, ne laboras tiom, kiom vi (Tiom multe). *Shi ne estas tiom alta, tiom bela, tiom eleganta, kiom vi. KL60.
  Internaciaj idiotismoj  (Estas) KREDEBLE, PROBABLE, CERTE, VERSHAJNE, NEDUBEBLE, SENDUBE. *Sendube mia patro venos = (Estas) sendube (ke) mia patro venos * Mia patro venos sen duboj. Kompletaj ech se iom pezaj, tiuj frazoj estas pli ghustaj. KL75.
  Lokaj adverboj el prepozicioj  Antawe, apude, chirkawe, ekstere, poste, sube, transe.
  Lokaj cirkonstancaj komplementoj  *Ili restis en la hejmo = hejme. *Ludi sur la strato = surstrate. *Tiu kastelo situis trans la rivero = transrivere. *Ni dormos en tiu chi loko = chi-loke. KL56.
  Manieraj adverboj  *Kiel vi fartas? Mi ne fartas tiel bone kiel vi. Iel-tiel.  Maniera adverbo povas rilati nur al la ago de la subjekto. Adverbo pri maniero, aplikata al verbo, esprimas chiam kiel la subjekto faras la verban agon, kaj tial ghi povas rilati nur al ago de la subjekto: *li murdis la virinon kune kun shiaj du filinoj = Li kaj la filinoj kune mortis la patrinon * Li murdis la virinon kaj shiajn du filinojn kunaj. KL40; 45.
  Primitivaj adverboj  Oni devas unuigi primitivan adverbon kun alia vorto nur kiam uzata aparte ghi ne donas la konvenan ideon: *plibeligi la domon * pli beligi la domon ol la ghardenon. *Tre rapidigi la awtomobilon * trerapidigi iun tipon de awtomobilo. *Ne ebligi * neebligi. KL148.
  Substantivdevena adverbo  La sola okazo, kiam adjektivo povas havi adverban suplementon, estas, kiam ghi estas determinita per adverbo kvalit-eksprima veninta el substantiva radiko: *horloghe akurata, abisme stulta. PAG§143,1.
  Tempaj adverboj che verboT-a a-o,  aw adjekto, indikanta simple nur difinitan tempon signas, antaw verbo, la priparolatan tempon; post verbo, la tempo de la ago. *Hodiaw mi promesas fari tion; sed mi ne promesas fari ghin hodiaw. *De nun chiu dubo estos solvata per chiujare elektitaj delegitoj / per delegitoj elektotaj chiujare. KL109.
  Stilo
Anstataw skribi
Skribu
Kiam oni rigardis lin, li rughighis.
Char li opiniis, ke oni baldaw arestos lin, li forkuris.
Rigardate, li rughighis.
Arestote, li forkuris. MJh41.
> Adjektivo: Kunderivitaj adjektivoj: Prepozitivaj adj.
Adversaj
  konjunkcioj  SED montras kontrawecon aw limigan kondichon pli fortan ol TAMEN; KONTRAWE montras kontrawecon en loko aw en situacio de personoj, aferoj aw ideoj; DUM ankaw povas montri kontrawecon, sed nur che samtempeco. PIV.
  propozicioEstas sence kontrawaj unu al la alia.
I) La enhavo de ambaw estas reala;
 A) sen konjunkcio: *multaj estas la ordonantoj, malmultaj la obeantoj;
 B) kun KAJ: *la lango laboras, kaj la mano nenifaras;
 C) por altiri la atenton al alia ago de alia subjekto: SIAVICE, SIAFLANKE: *li venis en strata vesto; la aliaj siavice portis frakon;
 D) por marki la kontraston: DUM(E): *li estas kuragha, dum lia frato estas leporkorulo. Vi nur babilis, kaj dume mi laboris anstataw vi.
II) La enhavo de ambaw estas reala, sed la dua diras la kontrawon de tio, kion oni povus konkludi el la unua:
 A) akra kontrasto
  i) insista, surpriza: SED JA: *do nun sendube ni havos pacon, sed ja kruelan;
  ii) intenca, spita: SED TAMEN: *mi invitis lin, sed tamen li ne venis;
 B) unua propono konceda:
  i) TAMEN: *multe li pekis, tamen mi lin pardonas;
  ii) JA...SED: *li ja ne diris, sed mi divenis;
  iii) pli insiste:
   a) JA...SED TAMEN: *vi klopodis ja multe, sed mi tamen ne estas kontenta pri via laboro;
   b) NU...SED TAMEN: *nu, mi ne neas, ke li estas brava homo, sed vian lawdon mi tamen trovas troigita.
III) La unua asertas aw neas, la dua neas aw asertas: SED: *oni vokas la bovon ne festeni, sed treni;
IV) La dua konkludigas la plenan neeblecon de la unua (propozicioj protestaj): NE NUR NE...SED ECH: *li ne nur ne riparis la aparaton, sed ech komplete ghin fushis. PAG§223.
agordi, akordo  *La violonisto agordis sian violonon. *Triado estas akordo, nomata ankaw kvinto. *Veni en akordon pri io. PIV.
agordo  Plena sameco de chiuj rim-elementoj, escepte la akcentita vokalo: *versa-farsa, cerbo-garbo.
Ghi tute ne donas malbonan kunsonoron. Sed atentu
I) ke la rimo estu forta konsonante, almenaw dukonsonanta: (oro-veluro, bela-pala, tute ne donas rimefekton);
II) ke la vokaloj ne estu tro diferencaj. Plej tawgas i-e, e-a, a-o, o-u;
III) Che fortaj trikonsonantaj rimoj oni povas fari escepton: *pentri-montri.
IV) Precipe kiel flankrimo ghi estas bone uzebla: *Mi al li riverencis, / Sed li nur sidis mute, / Ech kapon ne balancis. / Mi konfuzighis tute. LSF106.
agrabla  Aperitivo (apetitveka persona aw afero).- Apetitiga (persono).SJhE3.
agho  -Kiom agha vi estas? -Kiom da jaroj vi havas? -Kian aghon vi havas? -Kia estas via agho? -Kiomjara vi estas? -Kiom vi aghas?
-Mi estas 59jara. -Mi estas en mia 34a jaro. -Li havas la aghon de chirkaw 25 jaroj. -Mi havas 28 jarojn, kaj shi, chirkaw 20. KL71; PAG§87.
ajn  *La eniro estas libera por chiu ajn. *La spertaj esperantistoj skribas per stilo preskaw simila, al kiu ajn nacio ili apartenas. *Vi perdas la horloghon, char vi lasas ghin chie ajn. KL41; 55.
-ajho  = 'o-ajho. Io spertebla, konkreta, sensebla.
I) *Al mi pli plachis la belajhoj de la regiono, ol la belaj ajhoj de la salono.
La adjektiva formo signifas ke ia ajho havas ian okazan kvaliton, dum la ajhokunmeto signifas la senseblan manifestighon de la respektiva kvalito.
II) Post flankelementoj, signifantaj mangheblan beston, aw materialon, -AJHO signifas manghajhon: *bovajho.
III) La ajhokunmeto signifas:
 A) kun produktverboj, la rezulton de la ago (*kreajho);
 B) kun netransiraj stat- kaj procezverboj la subjekton de la ago (*vivajho);
 C) kun dudirektaj verboj la ilon, respektive la subjekton de la ago (*kovrajho: mi kovras per kovrajho; la kovrajho kovras);
 D) kun rilatverboj, la objekton de la ago (*havajho);
 E) kun agaplikaj verboj (priverboj), la objekton de la ago (*manghajho). LSF16; 19.
akcepti
I) malvarme: *Mi sentas trablovon.
II) ion malplachan: *Mi ne povas digesti tian agmanieron.
III) ion malfacile akceptebla: *Ili devis gluti tiun decidon. Glutu la (amaran) pilolon. SJhE5; 9; 14.
Akuzativo
I) Objekta:
 A) Rekta objekto:
  i) *Oni batis la knabon.
  ii) Citajhe, oni ne uzas akuzativon: *mi sendas al vi 20 vortarojn, 5 "Gefratoj" kaj 5 "Negha Blovado".
 B) Suplemento de verbdevenaj adverboj: *responde vian leteron. Tamen ghi estas ofta nur post INKLUZIVE, KONCERNE, RILATE kaj SPITE.
II) De direkto: por esprimi
 A) almovon, direkton, celon atingitan per la prepozicioj, kiuj signas simple lokon. Estas uzebla nur, kiam oni atingas la internon de la celo: *iri Parizon (sed ne: *kuri arbon). En dubaj kazoj, estas preferinde ne uzi ghin: *La birdo flugis en la kagho. La birdo flugis en la kaghon (de ekstere);
 B) pason al nova stato: *La feino transformis lin en birdon.
 C) Che lokaj adverboj: *Kie flugas la birdo? -Ghi flugas kaghe. *Kien flugas la birdo? -Ghi flugas kaghen. *Ni iras hejmen, kaj ni restos hejme.
 D) Kelkafoje, malofte, oni uzas akuzativon anstataw AL: *Li vojaghis Parizon. Ni iros lernejon.
III) Anstataw prepozicio: Oni povas anstatawigi prepozicion per la finajho -n de akuzativo se la senco ne rezultas malklara; senco
 A) almova (AL, SUR): *alkuri arbon; suriri monton. Tio estas preferinda al la ripeto de la prepozicio;
 B) mezura:
  i) spaca (JE): *homo, tri pasojn distanca de mi;
  ii) tempa:
   a) dawra
    1) JE: *Parolado du horojn longa;
    2) DUM: *Mi laboris dum multaj jaroj = multajn jarojn = multjare; *li povas kushi ok ghis naw horojn = dum de ok ghis naw horoj = de ok ghis naw horojn.
   b) tempopunkta
    1) JE : *la dudekan de marto
    2) EN: *Ili venis en la dimancho = la dimanchon = dimanche;
  iii) metafora: *Esperanto estas multajn fojojn pli facila, ol chiu natura lingvo;
 C) maniera (KUN): *pendigi tiun chi kanajlon sub la chielo la kapon malsupren; shi vagadis, (havante) la okulojn rughaj de ploro. PAG§§143; 148; 178; 184; 190; 191,3; KL57.
akvo  krana: Urba, komunuma biero. SJhE5.
al
I) Dativo: *La mastrino donis pajlon al la azeno. *Kio estas al vi? *Konduti bone al iu.
II) Direkto (sed ne atingo: > ghis): *kuru al arbo kaj alportu frukton.
III) Formovo: *la vojo al Versajlo.
IV) Diferenco, se oni rangas pli alte la rilataton: *preferi ion al io.
V) Agant-adjekto: *esti konata al iu.
VI) Oni uzas ghin post adjektivoj montrantaj:
 A) estmanieron: *surda al ia peto;
 B) bonan aw malbonan econ: *utila al iu;
 C) konkretan aw metaforan proksimecon: *simila al io. KL31; PAG§§133; 144 II 3; 190,3; 210; 211.
  al-  Char AL esprimas nur direkton, estas rekomendinde eviti la tre kutiman uzon de ALVENI kaj ALIRI por esprimi la atingon de la celita loko. Por tio tute ghustas "ghisveni" kaj "ghisiri". KL134.
aldono
Kosmeticajho: io ne-esenca, aldonita por ke io akceptiĝu pli facile. SJhE21.
Alternativaj propozicioj 
Indikas diversajn eblojn, el kiuj unu validas, okazas aw devas okazi.

I) Imageblan eblajhon: AW: *diru tion al la kapitano aw al la lewtenanto.
II) Ebloj sole imageblaj: AW...AW: *diru tion, aw al la kapitano, aw al la lewtenanto.
III) Elekto el dubaj, necertaj ebloj: EBLE...EBLE: *eble jes, eble ne.
IV) Elekto indiferenta
 A) konceda (io validas malgraw lawplacha elekto): CHU...CHU: *chiu homo, chu regho, chu almozulo, estas homo antaw Dio;
 B) oni povas lawplache elekti: ne estas speciala konjunkcio, aw AJNE: *nun vi povas ajne legi, ajne promeni.
V) Ambaw ebloj validas, sed alterne: JEN...JEN: *jen shi ploris, jen shi ridis. PAG§222; 258.
altiro  *Estas ia hhemio / elektro inter ili. SJhE16.
ambaw
I) Oni ne uzu AMBAW anstataw "la du"  aw "tiuj du" , sed nur anstataw "chiuj du"  (Por kontroli, oni metu "tri"  anstataw "du" ): *La tri (la du) fratoj promenis kune. Chiuj du (ambaw) fratoj estis lamuloj.
II) Uzata apozicie
 A) al pronomo, estas metata post tiu: *Neniam aliaj povas farighi pli felichaj, ol ni ambaw.
 B) Substantivaj apozicioj estas metataj poste: *Pli bone estas iri senfila en la chielon, ol se ambaw, la patro kaj la filo, iras en la inferon.
III) Oni uzu DU, kiam forestas la ideo pri chiuj: *Ni du estas Hungaroj.
IV) Oni uzu sen artikolo. PAG§61.
ami  Enamighi: *Kiam mi vidis shin, mi estis tute for. SJhE12.- Esti freneza pri iu. SJhE12, 13.
>shati.
amori  Am-uzi sin, am-uzighi. SJhE2.
ankaw  Oni chiam devas meti antaw la vorto, al kiu ghi rilatas: *Ankaw li dancis hieraw en la korto (krom aliaj) * Li ankaw dancis hieraw en la korto (krom kanti) * Li dancis ankaw hieraw en la korto (krom hodiaw) * Li dancis hieraw ankaw en la korto (krom en la chambro). LSF80.
anstataw  Indikas kompensatan mankon: *Ne servas larmo anstataw armo. PAG§199.
  anstataw, krom  Krom tio, ke oni povas uzi ilin kiel subjunkciojn antaw infinitivo, distingas ilin la fakto ke oni aplikas ilin al substantivo kiu, rilate al la predikato, havas nerektan funkcion de subjekto aw de objekto. *Petro batis Pawlon anstataw (bati) Vilhelmon. *Li batis Petron anstataw Pawlo [anstataw bati lin Pawlo]. *Chu vi volas labori anstataw promeni? KL48.
antaw  Estas uzata por montri
I) lokon (malo: MALANTAW)
 A) pure loka signifo: *shi sidis antaw mi, kaj li post mi;
 B) cheeste de: *subskribi kontrakton antaw notario;
II) tempon (malo: POST). Signas,
 A) ke la plej malfrua tago estas la jhus antawa (>por, ghis): *Mi sendos la artikolon antaw dimancho (plej malfrue en sabato). Oni festas antaw Pasko;
 B) pasean tempopunkton: *Li alvenis antaw tri tagoj; li venis tri tagojn antaw la edzigho;
III) la personon trafitan de la eco de la adjektivo: *koketa antaw li (>kontraw);
IV) diferencon, se oni rangas pli alte la relataton: *la pliboneco de Esperanto antaw Volapu/k estas senduba (>kontraw). PAG§§144; 189; 193; 210.
antaw ol  Tempa konjunkcio: *Shi sidighis antaw ol mi, kaj li (sidighis) post ol mi. *Antaw ol ghi tion konsciis, ghi trovighis en granda ghardeno. KL56; PIV.
Apogita rimo  Pura rimo, en kiu samas ankaw la antawakcentaj konsonantoj: *bruo-truo. Ghi nobligas >adasismojn. LSF94.
Apogitaj sufiksrimoj  *Hontema-pentema, kaptisto-kantisto, perdante-ardante. Tiuj chi noblaj >adasismoj estas vere belsonoraj, kaj tute egalvaloraj al la veraj rimoj. LSF94.
apostati  >Kabe.
Apozicio  estas substantivo uzata post alia substantivo por esprimi pli precize la saman aferon aw personon. La - estas chiam sen akuzativo: *Diri la vorton libereco. KL77.
> Predikativo, Epiteto.
apud
I) Montras
 A) netushan proksimecon;
 B) diferenco: *li estis pigmeo apud tiu giganto.
II) Slango: stari apude;
 A) ne partopreni;
 B) objektive prijughi: *Se mi starus apude , mi dirus ke... PAG§189,2; 210; SJhE3.
-ar
I) La plurala signifo de -ar klarigas, kial, en kelkaj lokoj, vorto difinante forme singularan ar-vorton, tamen staras plurale: *via idaro estos fremduloj.
II) Aro da homoj * homaro.
III) Aro da eroj : Malgravajhoj. Neligitaj fragmentoj. PAG§33; 333; SJhE10.
argumenti
Plukonstrui: Doni pli da argumentoj (por aŭ kontraŭ): *vi ne bezonas plukonstrui.
SĴE20.

Arhhaikajhoj
Nun, oni diras
Ambaw
Ankoraw ne venis
Antaw multe da jaroj
Aspekti
Chi tiu
(Certa, -) regho
Dawrigi la laboron
Dek ses
Etendi
Iam
Jarcento
Kia aminda besto!
Kiel vi jhus vidis
Lavango
Lasi, ke oni karesu...
Multe, kelke da
Por eterne
Procesio
Teni al
Unu (al, post) alia
X-io, X-o
Oni diris
La ambaw
Ne venis ankoraw
Antaw multaj jaroj
Elrigardi
Tiu chi
Unu regho
Dawrigi labori
Dekses
Eltiri
Unu fojon
Centjaro
Kiel aminda besto!
Kiel vi tuj vidis
Lavino
Lasi sin karesi
Multaj, kelkaj
Je eterne
Parada irado
Teni je
Unu (al, post) la alia
X-ujo. FK, notoj.
Artikolo
I) Apostrofo
 A) Teorie, oni povas uzi ghin chie, kie ghi estas prononcebla.
B) Praktike, oni kutimas pli kaj pli forlasi ties uzon en la ordinara prozo. Iom perdigis la kutimo elizii la a  de la artikolo. Tamen, tiu eblo ofte igas la stilon pli malpeza. MJh41.
 C) En la artprozo kaj en poezio, oni uzas ghin
  i) preskaw nur post prepozicio vokale finighanta, sed precipe post DE.
  ii) Post vokale finighantaj subjunkcioj (*ke l'homo).
  iii) Oni male evitas uzi ghin antaw vokale komencighanta substantivo (*l' afero = la fero).
II) Uzado
 A) L'emploi de l'article est le même qu'en français ou en allemand. Fto R1f, Remarque.
 B) Oni devas uzi la -n
  i) se temas pri io jam konata. *Mi achetis chapelon (iun ajn). Mi achetis la chapelon (priparolitan);
  ii) se temas pri io, kiel reprezentanto de sia kategorio. *La homo estas dupieda, senpluma besto (= chiu, chiuj, ambaw) (> C ii);
  iii) se temas pri io sola en sia spezo. *La chielo (= la sola);
  iv) anstataw la pronomo SIA. *Ghentile li levis la chapelon;
  v) antaw verbosubstantivoj, kiuj estas ligitaj kun la aktiva aw pasiva aganto per la prepozicio DE. *Hirundoj anoncas la alvenon de la printempo;
  vi) antaw superlativo. *La plej bona vino;
  vii) por transformi komparativon en superlativon: *la pli forta el la manoj.
  viii) antaw adjektivoj, se ili estas substantive uzataj. *Ghi estas la mia; La Chiopova;
 ix) kun propraj nomoj de riveroj kaj montoj. *La Danubo, la Monto Blanka; 
 x) antaw substantiva epiteto de propraj nomoj: *La rivero Danubo; *Tamizo, Danubo, Rejno ankoraw rulighas. Venigi cedrojn de Lebanon.
Dum la komuna uzo preskribas, ke oni ne uzu la artikolon antaw propra nomo sen adjektivo, la awtoro sisteme faras escepton por propraj nomoj kiuj rilatas akvon: *la Pacifiko. 9209Mto26c.
  xi) antaw adjektiva epiteto de propraj nomoj: *La perfida Efialtes, Rikardo la Leonkora;
  xii) antaw propraj nomoj kiuj esprimas ideon aw modelon. *Johano estas la Herkulo de la vilagho.
  xiii) Kiam oni parolas pri chiu individuo de speco (→C ii) *La kato preferas varman klimaton . PMEG79.
 C) Oni ne devas uzi la -n
  i) antaw adverboj. *Estus plej bone;
  ii) Kiam oni parolas pri speco kiel nekonata individuo (→ B xiii): *Oro ne rustas; sed se ili estas determinataj per adjektivo aw prepozitivo, oni devas uzi la -n: *La grandaj malfelichoj estas silentaj; La fero el Svedujo ne rustas.
 iii) kun person-, land- kaj urbonomoj kaj Dio. *Sciu do, kara, ke en najbara chambro loghas knabino, la Zozo. TtR64.
  iv). kiam la epiteto de propra persona nomo estas substantiva. *Regho Filipo, Malsaghulo Pechjo;
  v) antaw la adjektivaj epitetoj SANKTA, BEATA en eklezia senco. *Sankta Johano. LSF70; PAG§§76; 77 I; 78 .
  vi) Kiam plej  ne montras ion unikan, sed plej altan gradon de eco aw maniero, tiam oni ne uzu la: *Ech vulpo plej ruza fine estas kaptata. Ne temas pri certa konata vulpo, sed pri iu ajn vulpo maksimume ruza. PMEG.
Asonanco
Sameco de vokaloj.
I) Psewdoasonanco. Interrimado de plurkonsonantaj rimvortoj kun sen-, aw unukonsonantaj rimvortoj. En ili la vokalsameco estas nur shajna, char la vokalo de la sen- aw unukonsonantaj rimvortoj estas longa, dum tiu de la plurkonsonantaj estas mallonga: *forte-bone, arde-tamen. Ech la asonancefekto tute mankas.
II) En la krudaj asonancoj interrimas, sur la nura bazo de vokalsameco, plurkonsonantaj kaj plurkonsonantaj, unu-, aw senkonsonantaj kun unu-, aw senkonsonantaj rimvortoj, kaj la finajhoj malsamas: *arbo-pashtos, veni-chesis.
III) La elsonoraj asonancoj diferencas de la krudaj per tio, ke en ili la finajhoj samas, aw maksimume tiom diverghas, kiom che la >preskawrimo: *granda-vasta, morgaw-songhaj.
IV) La mildan asonancon karakterizas
 A) severa vokalsameco;
 B) severa sameco de finajhoj;
 C) certa simileco de konsonantoj:
  i) obtuzaj: b-p-d-t-g-f-v: *knabo-tago, amiko-sendito;
  ii) siblaj: s-z-c: *vazo-placo;
  iii) shmacaj: sh-jh-ch-gh: *pasho-kagho;
  iv) fluaj: r-l-j: *patrujo-muro;
  v) flukonsonantaj vortoj rimas kun senkonsonantaj: *truo-brulo, pereo, tero.
V) En kombina asonanco trovighas apud la pli malpli simila konsonanto ankaw konsonanto sama. Precipe la postkombinaj asonancoj estas akcepteblaj: *cindro-fingro, songho-forgho, patra-akra, pentro-Decembro, korno-fojno, enigmo-ritmo, bapto-lakto. LSF104.
Aspekto
...la Akademio agnoskis la aspektisman signifon de la participoj, kaj neatento al tia decido devas esti konsiderata kiel lingva eraro. 8908Mto30a(#81). La -j de komenco, momenteco, ripeto, dawro kaj ghisfineco, estas esprimataj per afiksoj aw adverboj. KL80; 88.
*La mono estis longe kolektata, sed fine ghi tamen estis kolektita (la kolektiteco estas posttempa al la kolektado kaj tamen ghi estas esprimita per "estis -ita", char temas pri rezulto).
I) Komenca:
 A) ek-i;
 B) netransitivaj verboj, substantiv- kaj adjektiv-devenaj radikoj + -ighi.
II) Momenta: ek-i, aw pli ofte, kunteksto.
III) Dawra:
 A) -adi
 B) esti -anta
 C) ofte, plurfoje, chiam, multe, de tago al tago, iom post iom, pli kaj pli, ktp.
IV) Ripeta:
 A) unufoja: re-i
 B) Plurfoja: chiam re-i; plurfoje -i; re kaj re-i; ek kaj ek-i
V) Fina: el-i; esti -ita; tra-i; sat-i. PAG§110.
-ata, -ita
I) *Kara Majstro, se vi permesas, mi havas nur unu lingvan demandon, kiun nur vi povas solvi. Chu oni diru: "Beaufront estis punita je purgatorio" au "estis punata"? -Kompreneble Beaufront estis punita je purgatorio. BS130.
II)  *1) La domo estas konstruita depost duonjaro.
 *2) La domo estis konstruata dum duonjaro.
Parolante pri ilo, oni prefere uzu formon *2, char ilo kutime kunhavas la ideon de ago. Male, parolante pri materialo, oni prefere uzu formon *1. LSF83.
atenti
I) Postsekvas volitivo: *atentu, (por) ke ni ne vojeraru!
II) Slango:
 A) Ne atenti la realon: *Hola! Chu vi sidas sur asteroido? Law tio kion li diras, li loghas sur asteroido.
 B) Bonvolu atenti: *Chu iu estas hejme? PAG§231; SJhE3; 15.
atingi
Lawlitere aw figure forpushi alian por atingi ion: uzi la kubutojn.
SJhE21.

2006 06 14


 
Vortaro
Mallongigoj
A
B
C
Ch
D
E
F
G
Gh
H
Hh
I
J
Jh
K
L
M
N
O
P
R
S
Sh
T
U
V
Z