C

Celaj subpropozicioj
I) Kompletivaj: Indikas ion, kies eventualan plenumighon aw neplenumighon iu aw io celas aw iel por tio efikas. KE (aw CHU) + volitivo (aw DEVAS).
 A) Volaj: *mi avertas vin, ke vi ne iru tien.
 B) Efikaj:
  i) volon: *mi ne volas, ke vi foriru;
  ii) admono aw konsilo:
   a) volitivo: *kio vin instigis, ke vi faru chi tion?;
   b) DEVAS: *la patro admonis la filon, ke li devas lerni pli diligente;
  iii) peton, postulon: *li postulas, ke oni lin respektu;
  iv) ordonon:
   a) volitivo: *Cesaro ordonis, ke oni faru ponton;
   b) DEVAS: *Cesaro ordonis, ke oni devas fari ponton;
  v) devigo: *dependas nur de li, chu li restu aw ne;
  vi) ebligo, permeso kaj ties malo: *kiu permesus, ke oni dancu sur lia dorso?;
  vii) klopodo aw evito: *chu vi ne volas akceli, ke la afero prosperu?
II) Manieraj:
 A) subjunkcio:
  i) POR KE: *ili faris chion eblan, por ke ili sentu sin hejme en ilia domo;
  ii) insiste: POR TIO, KE: *mi venis por tio, ke ni fine aranghu la aferon;
  iii) KE: *kiu mi estas, ke mi iru al la faraono?;
 B) Modo:
  i) volitivo;
  ii) infinitivo
   a) kun subjektoj identaj: *mi venis por diri al vi...;
   b) kun subjektoj ne identaj:
    1) esprimoj: por tiel diri, por paroli sincere, por ne paroli pri tio. Sed chi tie, POR ne estas uzata proprasence, char ne temas pri celo, sed pri kondicho. Estus pli korekte SE: *se tiel diri, se paroli sincere, se ne paroli pri tio;
    2) post chefpredikatoj (POR absoluta) ESTAS, TROVIGHAS, RESTAS, MANKAS, SERVAS: *ne estas akvo por la popolo por trinki;
    3) infinitivo sen POR: *oni vokas la bovon ne festeni sed treni;
  iii) indikativo, por indiki ke la celo jam estas atingita (verbotempo relativa): *sola mispasho sufichis por tio, ke li nun havas nenian reputacion;
  iv) kondicionalo
   a) kiam la cela dependas de kondicionala subpropozio: *bone estus, se li jam venus, ke ni povus aranghi la aferon;
   b) kun TRO:
    1) *shi tro amas sian infanon, por ke shi povus ghin ghuste eduki;
    2) pli ofte che Z.: volitivo: *ghi estas tro kaduka, por ke oni povu lasi ghin stari. PAG§231; 268; 270.
certe,  sendube: asekurite. SJhE3.
cigaredo  *Ni fumu ankoraw unu cherkonajlon  kaj tiam ni iros. SJhE8.
cico  Bero. SJhE5.
Cirkonstancaj komplementoj La cirkonstancaj komplementoj pri maniero, loko, aw tempo, havas adverban signifon: *Shi respondis kun aplombo = Shi respondis aplombe. KL43.
cis  Kelkfoje uzita anstataw MALTRANS. PAG§189,7.
Citajhoj  ne prenas akuzativon: *Mi sendas al vi 20 vortarojn, 5 "Gefratoj" kaj 5 "Negha blovado". PAG§178 IIc.
2006 06 17
 
Vortaro
Mallongigoj
A
B
C
Ch
D
E
F
G
Gh
H
Hh
I
J
Jh
K
L
M
N
O
P
R
S
Sh
T
U
V
Z