D
da
I) Komplemento de mezuriteco: *Ne vidante, kiom da
ridinda
estas en ghi.
Por enkonduki substantivon post chiuj kvantaj
substantivoj
aw adverboj, oni uzas la prepozicion DA: *Mi nun havas iom da pano, sed
baldaw mi havos neniom. Oni rikoltos pli da hordeo ol da tritiko.Ni
achetis
barelon da vino. Vi vidos tie amason da stultuloj.
II) Oni ne uzas DA post
A) la artikolo: *peco DE la pano;
B) CHIU, CHIUJ, TUTA, montraj personaj, posedaj
kaj nombraj pronomoj;
C) kvantaj adjektivoj: *Vi lasis multan panon =
Vi lasis multe da pano.
III) Nekutime: forlaso che subjekto, anstatawigo per
akuzativo che komplemento: *Vi, Lesbia, demandas kiom kisojn mia koro
bezonus
por satighi? Ho, demandu do, kiom sabloj ardas en la palma dezerto de
Libio.
IV) Post MULTE DA la predikativo staras
A) en singularo, se temas pri abstraktajhoj: *en
certaj okazoj multe da sagho estas pli malbona, ol se oni ghin tute ne
havas;
B) en pluralo, se pri konkretajhoj: *chi tie
estis
akceptitaj multe da tre gravaj gastoj.
V) Slange: *Chu vi jam havis kafon? -Tri tasojn da.
KL61;
69; PAG§88,5; 169; SJhE8.
Formulo de Stojan
-o de X estas -o
-o da X estas X:
*En la salonon eniris en du vicoj deko da gvardistoj,
poste du vicoj de pastroj.
-Kiom multe? -Deko da gvardistoj.
-Kiaspeca tiu grupo? -Vicoj de pastroj. KL61;
PAG§133.
damaghi, domaghi *La imposta frawdo multe
damaghas la shtaton.- *Kiu domaghas groshon, perdas la tutan poshon.-
*Mi
komprenas, ke vi domaghas la du monatojn, kiujn mi pasigis en
Parizo....
PIV;
TCiv109.
dato
-Kiun daton ni havas hodiaw? -La dekan de septembro
1973.
-Kiu tago estas hodiaw? -Hodiaw estas lundo.
-Kioma tago estas hodiaw? -La unua de majo.
-Kioman tagon ni havas hodiaw? -Kia dato estas hodiaw?
Barcelono, la dudek-sepan de aprilo (de) 1974.
En la presajhoj, por praktikaj konsideroj, anstatawigas
la "-an" per punkto post la tagocifero: *6. Oktobro 1906. KL71;
PAG§87
de karakterizas
I) la ajh-substantivan suplementon de
A) posedo kiel
i) posedajho: *La libro de Petro
ii) alligitajho: *La chirkawajho de la urbo
iii) parto, membro: *La okuloj de la bovo
iv) familiano: *Ido de gloraj avoj
v) kvalito aw stato: *La situacio de Ewropo
vi) rilato: *La kazo de Mauritius
vii) nomsuplemento: *Placo de la konkordo
B) origino, t.e.:
i) demovo rilate al punkto: *mi venas de la hejmo
ii) awtoro: *Poemo de Baghy
iii) art- aw produktspeco: *Miraklo de
arkitekturo
iv) propraj nobelaj nomoj: *Francisko de Moor
v) distinga elekto: *La regho de la reghoj
(>el,
inter).
C) konsisto, t.e.
i) dividita, plurale esprimita materialo kiu
emfazas
la specon: *Bukedo de floroj (>el)
ii) mezuro: *Longo de tri metroj
iii) esenco: *La miraklo de la revivigho
D) koncernateco, t.e.
i) pli strikta speco de la okupigho de
profesiulo:
*Profesoro de lingvoj
ii) speco de okupigho per la nomo de la okupito:
*pozicio de sekretario
iii) destiniteco: *Glaso de vino (>por)
iv) agosfero de gvidanto: *Abato de monahhejo
(>che)
E) priskribo, t.e.
i) ligiteco kun ago, stato: *kampo de batalo;
amiko de juneco
ii) kvalito: *homo de granda talento;
II) che ad-substantivo derivita el verboj
A) kiuj povas havi nur personan subjekton:
subjektan
(*skribo de iu) aw objektan (*skribo de io) suplementon;
B) kiuj povas havi personajn subjekton aw
objekton:
objekton (*la murdo de Petro = Petro estis murdita >fare de II);
C) alternsubjektaj: objekton (*amuzo de gastoj
>per);
D) montrantaj sintenon: subjekton (*amo de iu
>al);
E) spiritfunkciaj: subjekton (*penso de iu) aw
ajhan objekton (*penso de morto >pri).
III) formovon (*mia foriro de Parizo. Li falis de sur
la tablo).
IV) substantivan suplementon post adjektivoj montrantaj
A) konkretan aw metaforan malproksimecon:
*malproksima
de Parizo;
B) tre ghenerale, kawzon: *ebria de plezuro
(>pro);
V) adjekton
A) agan, post pasiva verbo: *li estas trompita
de sia amiko;
B) okazigan: *konsumighi de doloro;
C) ablativan, signantan personon aw objekton, de
kiu oni ion forprenas aw apartigas: *forpreni de iu ion. KL55;
PAG§§133;
138; 190a1; 208; 212.
de, el, kun
La prepozicio DE indikas apartenon: *amo de frato.
La prepozicio EL indikas materion: *krono el oro.
La prepozicioj KUN, SEN indikas karakterizajhon:
*libroj
kun aw sen sama valoro. KL26; 169.
decido
I) Neobservota, senkonsekvenca: *Akademiadecido.
II) Ni atendu decidon de la akademio
A) Oni ne facile interkonsentas pri tio
B) Ni povos longtempe atendi ghis estos solvo.
C) Ni finu la diskuton pri tio. SJhE1.
Delonge *De jarcentoj oni jam
diskutas
pri la supersignoj. SJhE17.
Demandaj propozicioj
I) Chefaj
A) Orientigho:
i) CHU aw demanda tabelvorto + indikativo: *chu
oni ne sendis vin?
ii) volitivo: *kiun lokon mi legu al vi?
iii) kondicionalo: *kial homo ne povus krei
lingvon?
B) Akcentita demando: NU aw DO (neprighas la
demandan
sencon de la korelativoj): *kiel do vi shanghighis che mi je
vinberbrancho
sovagha?
II) Suborditaj:
A) oni ghin dependigas je propozicio alia
i) tuteca, kiam oni demandas pri la tuta frazo.
Subjunkcio CHU: *skribu al mi, chu vi venos;
ii) parteca, pri unu vorto. Subjunkcio: chiu
demanda
vorto de la Tabelo: *neniu komprenis, pri kio li parolas;
iii) kompleksaj, kunmetitaj el du propozicioj.
Oni ligas
a) partecajn demandoj per KAJ: *mi ne
scias,
kie li estas kaj kion li faras;
b) tutecajn
1) kopulajn, per KAJ: *demandu lin,
chu mi iru tien kaj chu mi kunportu ion necesan;
2) alternativajn, per AW: *mi volus
scii, chu mi devus tuj fari la aferon, aw mi povas ghin prokrasti ghis
morgaw.
B) Subjektaj: tiajn propoziciojn oni trovas
ordinare
nur post ESTI kun predikativo, kiu alprenas adverban formon: *estas
dube,
chu li sciis tion. Modo:
i) indikativo: *ne estas certe, pro kio li
mortis;
ii) volitivo, kiam la subpropozicio signas
deziron,
ordonon, efikon por io: *ne estas dirite, kiam ni iru;
iii) infinitivo: post la chefpredikato RESTI la
u-modajn dependajn demandojn oni povas transformi en infinitivan
konstruon:
*la tuta kampo shajne estis jam okupita kaj ne restis jam, kie ricevi
(=
oni ricevu) partizanojn;
iv) kondicionalo, che subkompreno de supozo:
*estas
dube, chu li povus fari tiun taskon (se oni al li konfidus).
C) Objektaj:
i) indikativo: *mi ne scias, kiu li estas;
ii) kun elipsa verbo: *li volis acheti
poshhorloghon,
kaj jam li sciis kian (li achetos);
iii) volitivo: *li demandis min, kiam li revenu
(= kiam mi volas, ke li revenu);
iv) infinitivo, se la subjekto identas: *oni ne
sciis kiel aranghi la aferon;
v) kondicionalo: *mi ne scias, kiom kostus tia
festo (se mi ghin aranghus).
D) Nerekt-objektaj: ili trovighas nur je la
demando
PRI KIO; sed la demonstrativon PRI TIO nur malofte oni konservas: *li
ne
sciigis min, chu li bone prosperas;
i) indikativo: *mi estas scivola pri tio, kiam
li revenos;
ii) volitivo: *mi precize instruis lin, kiel li
kondutu;
iii) kondicionalo: *mi sciigis lin, kiam mi
estus
preta pri la laboro (se oni ghin al mi konfidus).
E) Predikativaj.
i) Modo:
a) indikativo: *la demando estas, chu li
vivas aw mortis;
b) se temas pri tio, kion oni faru,
1) volitivo, : *la demando estas,
kiam ni komencu la aferon;
2) infinitivo: *la problemo estas,
chu iri aw resti.
ii) Esprimo:
a) anstataw LI, TIU, TIO ESTAS oni povas
uzi JEN: *jen kiu vin savis;
b) se ekzistas substantiva subjekto, JEN
povas stari anstataw ESTAS: *chu esti aw ne esti, jen la demando.
F) Epitetaj:
i) indikativo: *la dubo, chu li ankoraw vivas,
fine chesis;
ii) volitivo: *li ne obeis la konsilojn, kiel
li kondutu;
iii) infinitivo, che identaj subjektoj: *la
manieron,
kiel konduti en bona societo, li neniam ellernos;
iv) kondicionalo: *mi ne ricevis de li
respondon,
kiam li komencus la laboron (se ni interkonsentus).
G) Supozaj:
i) LAW TIO, KIEL: *oni vin respektos law tio,
kiel vi kondutos;
ii) LAW TIO, CHU: *ni vestos nin law tio, chu
la vetero estos varma aw malvarma.
H) Verbotempo: relativa: *estis dube, kiam li
venos.
PAG§217;
230; 232; 235; 236; 241; 257; 270.
demandi Enketi. *Mi morgaŭ kontaktos mian amikon pri tio. SJhE10; 21.
dentoj *Li falis sur laeburon. SJhE9.
des pli
I) DES PLI (konsekvenco) regule korelativas kun JU PLI
(kawzo): *Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.
II) Kiam oni esprimas nur la konsekvencon, estus pli
korekte uzi TIOM PLI;
III) tamen, pro klarsoneco, Z. uzas DES PLI: *Mi (muso)
neniam havis la felichon veni en manghochambron, des malpli en
manghejon.
PAG§123.
Deziraj propozicioj
I) Deziro
A) nerealigebla: SE (NUR, ALMENAW * supoza) +
kondicionalo:
*se nur li portus bonan sciigon!;
B) realigebla: volitivo: *ja ne rompighu lia koro
pro l'doloro granda!
II) Ekkrio, per kiu oni esprimas agon, kiun oni deziras
evitota:
A) timo: KE NUR + volitivo: *ke mi nur ne
malsanighu!
B) malghojiga supozo: SE NUR + futuro: *se oni
nur ne refandos min! PAG§215.
diferenco
I) granda: *Erara decimalo.
II) malgranda: *diferenco post decimalo. SJhE8.
Direkto
>Akuzativo de -.
dis-
I) Oni kelkfoje tute forlasas -IGI: *diskarni,
dispeceti,
dismembri. *Harmoniigi la disojn inter la anoj de la societo.
II) Disaj, ne interkonektitaj: arhhipelago da
argumentoj. PAG§358; 365; SJhE3.
disde Por eviti la konfuzon inter la
sencoj
de DE post pasiva verbo kiel ag- aw ablativ-objekta, oni uzu -: *ili
estas
distingitaj de ni (1 ni distingis ilin, 2 ili estis distingitaj disde
ni
=oni distingis ilin de ni). PAG§179A V.
diskuti funde, tro detale: *Mi ne volas
kongresi pri tio, sed.... SJhE20.
distri sin: *aerumi sian cerbon.
*Mi okupighas pri matematiko nur por gimnastiki la cerbon. SJhE1;
14.
Divid-streko Uzata nun por klareco chiam
estas ellasebla.
Estas utila kaj necesa signo en apudmeto de pluraj
adjektivoj,
char li anstatawas la komojn kaj la konjunkcion; tamen, char temas pri
simplaj apudmetoj (ne pri kunmetoj), oni povas forlasi nek la pluralon,
nek la akuzativon: *ni achetis germanajn-francajn vortarojn
(dulingvajn)
* ni achetis germanajn kaj francajn vortarojn (unulingvaj) KL128;
129.
dolcha Dolchigi la
amarajn konsekvencojn de iu decido: *konfiti la citronon. SJhE20.
doni al iu ion, ofte ne tre
deziratan:
doti iun per io. SJhE9.
dormi
Enlititighi:
kashighi. SJhE21.
drinki
I) Sufiche da mono por pagi unu trinkajhon, kun espero
ke poste aliaj proponos pliajn: *hieraw mi havis enirbileton.
II) Drinkulo: botelbebo. *Post kelkaj horoj ili
estis tute bluaj.
III) *Chu vi ankaw volas iom da drogo?
IV) Brando: grenajho. SJhE5; 6; 9; 14.
dum Signas dawran agon: *apetito venas
dum
la manghado. PAG§193 II.
duon-
I) Duono: *Duonhoro. Duontole bindita.
II) Preskaw: *Duonnuda.
III) Familia: *Duonpatro, duonfilo, duonfrato. PAG§425.
2006 06 17