E

-e  Adverba finajho. Ghi postulas chiam substantivon antaw si. Signifas
I) "law maniero de", "kiel": *reghe: kiel regho;
II) "per", "helpe de": *martele: per martelo. LSF28.
-ebla  Tawga por esti ata: aga karaktero kaj pasiva senco: *nefarebla por infano. Vi ne havos eblajhon paroli. Maleblajho * malebleco. PAG§348.
  ebleco  Eco de io ebla: *La ebleco de tiu fenomeno estas tre malgranda. PIV.
  eblo  Io, kion oni povas fari, eventuala rimedo: *Ekzistas nenia eblo respondi tiun demandon.
  estas eble
I) = povas esti: ghin sekvas futuro: *estas eble, ke li venos;
II) = estas ebligite: volitivo: *nur hieraw estis eble, ke ni komencu la afero.
III) = estas supoze: kondicionalo: *estas eble, ke li venus. PAG§232.
-eco  = 'o-eco
I) Ghia signifo estas kvalito. Ghiaj kunmetoj chiam estas epitetkunmetoj (E): *mi ghojas pri la proksimeco de via loghejo: ghi estas en la proksimo.
II) Post substantivoj signifantaj "parencon", "profesiulon", "okupitulon", la senco estas stato: *fiancheco.
III) Kun adjektiva flankelemento
 A) eco same signifas kvalito. Sed nur analizo E estas aplikebla: *Shi havas multajn belajn ecojn, sed ne havas belecon.
 B) oni povas forigi la sufikson se la senco estas klara:
*utileco=kvalito esti utila = utilo. KL29; LSF20; PAG§329.
ech  Adverbo signifanta insiston pri la realeco neatendita, malfacile kredebla fakto. PIV.
I) *Li donis al vi konsilon, protekton, ech monon (ankaw).
II) *Chi tiu chambro estas ech pli granda (ankoraw).
III) *Ech kun via helpo mi ne sukcesis (malgraw).
IV) *Li ne estas antialkoholisto, ech!.- Chu vi ne venos? Ech! (kontrawe). PAG§90.
edzighi  *Li edzighis al shi. Shi edzinighis al li. Li edzighis kun sia amiko en la sama tempo. LSF86.
-ega  Pli forta nuanco ol granda, esprimas kelkfoje nuancon de malshato.  PAG§411.
>vera, ega.
-ejo  *Ankradejo * ankrejo; kronadejo * kronejo. PAG§334.
ek-  = ek-i. Komenc aw subit. *Eksidi (rapide) * sidighi (trankvile).
I) En la ek-kunmetoj ofte trovighas nuanco de neatenditeco.
II) Por signi kelkfojan rekomencon de ago oni povas uzi
 A) ripeton de ek-verbo: *ekrigardi kaj ekrigardi,
 B) ripeton de EK: *ek kaj ekrigardi. PAG§366.
  ekde
I) Komenca tempolimo: *La tagoj ekde Kristnasko.
II) Komenca punkto*Li veturis stare ekde Parizo.
III) Metafore: *chiuj oficiroj, ekde la viclewtenantoj.  KL55; PAG§§133; 190a1.
Ekonomio  Averagha salajro.- Fluktuo.- Globig(ad)o.- Inflacio.- Komiz(in)o.- Komizawtomato.- Krasho.- Labordonanto, -prenanto.-Labordivido.- Laborposteno.- Legho pri ofertado kaj mendado.- Mezaj kaj malgrandaj entreprenoj.- Mezumo.- Pagkarteto.- Pulbazaro.- Recesio.- Transnaciaj konzernoj.- Valoro.-
eks-
I) *Eks pri li! Eks, eks! eksu! PAG§418.
II) Slango: iama, rompita, fushighinta, morta. SJhE10.
Eksplikaj subpropozicioj  Disvolvas la enhavon de la frazelemento, kiun ili reprezentas.
I) Subjunkcio KE: *mi scias, ke li venos. Lia malfelicho estas, ke li nenion antawvidas. Povas esti
 A) subjektaj. Modo:
  i) indikativo, post verboj signifantaj SHAJNI, APERI, MONTRIGHI, PLACHI, GHOJIGI, TEDI, MALHELPI, SEKVI, OKAZI, REZULTI, ktp., kaj speciale post ESTI kun predikativo: *bele estas, ke vi ne forgesis min; domaghe (estas), ke li tute obstinighis;
  ii) volitivo, post verboj signifantaj (ESTI) GRAVE, URGHE, NECESE, DEVIGE, BEZONE ktp., kiam ili esprimas volon, intencon, efikon, kaj post chiuj pasivaj verboj, kiuj en sia aktiva formo sekvigus volitivon: *estas nepre necese, ke ni interkonsentu; ne estas permesate, ke infanoj legu tian libron;
  iii) kondicionalo: esprimas eventualecon kaj subkomprenigas duagradan subpropozicion kun SE: *estas eble, ke li venus (se li povus).
 B) objektaj. Nur kiam oni volas insisti pri l'aserto ilin anoncas demonstrativo: *chu tion vi diras, ke li perfidis nin?
  i) indikativo: *mi scias, ke li estas malsana;
  ii) akuzativo kun infinitivo: *mi vidis lin shteli (= ke li shtelas);
  iii) volitivo: *li sciigis al mi, ke mi venu;
  iv) kondicionalo: *mi kredas, ke tio plachus al li (se li ghin vidus).
 C) de nerekta objekto. La demonstrativon PRI TIO oni kutime ellasas: *mi kontentas (pri tio), ke vi venis.
  i) indikativo: *li dankas sian richon al tio, ke li estis chiam ege avara;
  ii) volitivo: *shi ne kutimighis al tio, ke oni shin suspektu;
  iii) kondicionalo: *mi sciigis lin, ke mi irus (se mi povus);
 D) predikativaj: la demonstrativo estas allasebla: *lia malfelicho estas (tio), ke li nenion antawvidas;
 E) epitetaj:
  i) reala fakto:
   a) indikativo: *tiu arangho havas la avantaghon, ke oni povas facile trovi chion;
   b) infinitivo, kiam la chef- kaj sub-propozicia subjektoj estas identaj: *mi havas la kutimon fumi;
  ii) volaj:
   a) post substantivoj esprimantaj sciigon, kian la sciigo havas la karaktero de ordono aw peto: volitivo: *mi ricevis depeshon, ke mi iru tuj;
   b) kun DEVAS: *mi ricevis depeshon, ke mi devas iri;
  iii) efikecaj: post substantivoj kiuj esprimas celadon, ordonon, efikon:
   a) post la vortoj VOLO, PETO, POSTULO, INSTIGO, KLOPODO, RAJTO: volitivo: *mi turnas al vi kun la peto, ke vi diru al mi, kia estas via opinio;
   b) post la vortoj DEZIRO kaj PROPONO:
    1) se la deziranto atendas agon de iu alia: volitivo: *via deziro, ke mi donu al vi la libron, ne estas plenumebla;
    2) se la deziranto deziras agi mem:
     2.1) kondicionalo: *via propono, ke mem subskribus la alvokon, ne shajnas sagaca;
     2.2) infinitivo (prefere): *via deziro iri tien, estas stranga
   c) post ADMONO, KONSILO, ORDONO, NECESO, BEZONO: VOLITIVO aw DEVAS: *la neceso, ke vi devas interkonsenti, estas evidenta;
   d) post EBLO kaj PERMESO: prefere POVAS: *la eblo, ke oni lin povas savi, chesis;
   e) post MALPERMESO:
    1) volitivo + NE: *la malpermeso, ke oni ne eniru la ghardenon, fine estas nuligita;
    2) NE POVAS: *la malpermeso, ke oni ne povas eniri la ghardenon, fine estas nuligita;
  iv) supozaj: kondicionalo: *mi ricevis la informon, ke li subtenus la aferon (se oni lin petus);
  v) nerektaj:
   a) oni konservas la demonstrativon: *mi ne komprenas vian indignon pri tio, ke oni diris al vi la malagrablan veron;
   b) oni povas ellasi la demonstrativon
    1) post KAWZO: *kio do estas la kawzo (de tio), ke subite naskighis tia granda vento?
    2) post MERITO: *mi perdus ech tiun solan meriton, ke mi propravole mortis por ghi;
    3) post ESTAS TEMPO: *estas jam tempo (por tio), ke ni ekiru.
 F) Situaciaj
  i) societaj: *mia permeso estas ligita kun tio, ke vi ghustatempe revenos;
  ii) separativaj:
   a) indikas, ke la chefpropozicia ago okazas SEN, ANSTATAW, KROM, ESCEPTE DE io: *nenio okazis krom (tio,) ke mi ricevis malgravan leteron;
   b) modo:
    1) indikativo;
    2) post SEN KE aw SEN TIO KE, prefere kondicionalo: *li trairis la kadukan ponton, sen ke li rompighus;
    3) post ANSTATAW KE:
     3.1) realajhon: indikativo: *anstataw ke vi babilas sensence, ni devus ja lerni kune;
     3.2) nerealajhon: kondicionalo: *li babilis sensence, anstataw ke li lernus kune;
    4) infinitivo, post ANSTATAW kaj KROM, kun subjektoj identaj: *li neniom faras krom manghi
 G) Manierindikaj: TIEL, TIAMANIERE KE: *tiel li foriris, ke li ech ne rigardis.
 H) Instrumentindikaj: *li multe helpis min per tio, ke li lerte asistis.
II) Subjunkcio SE: post kondicionalaj kaj futuraj chefpropozicioj la subjunkcio povas esti SE: *estus bone, se li venus; ne plachus al mi, se oni min refuzus; estos utile, se vi helpos.
III) Sen subjunkcio:
 A) en rapidaj dialogoj: *mi diras al vi, shi ricevos enterigon kristanan;
 B) oni ofte intermetas la chefpropozicion kaj la subprozicio shajnas sendependa: *la felicho, mi scias, ne dawras longe;
 C) anstataw SEN KE, se la subjektoj identas, oni uzas participadverbon
  i) prezencan, samtempece: *li foriris ne rigardante;
  ii) preteritan, antawtempece:.*li foriris ne manghinte (=sen ke li anatawe manghis);
 D) infinitiva konstruo post SEN: *li foriris sen premi mian manon (sed: *li foriris sen saluto);
 E) post ANSTATAW kaj KROM: elipsa propozicio, se la subjekto kaj predikato estas identaj en la chef- kaj subpropozicio: *Petro batis Pawlon anstataw (bati) Vilhelmon;
 F) participadverbo: *li foriris ech ne rigardante.
IV) Verbotempo:
 A) relativa: en la subjektaj, objektaj, predikativaj, epitetaj: *shajnis, ke pluvos;
 B) absoluta,
  i) kun OKAZI aw EVENTI (kiuj estas nur atentigiloj): *neniam (okazos, ke) ili farighos bonaj amikoj;
  ii) se ekzistas interrilato de kawzo inter la du propozicioj: *lia facilanimeco kawzis, ke li bankrotis;
  iii) se temas pri taksa opinio: *estis bona shanco, ke ne pluvis; estos bone, se vi cheestos;
  iv) en separativaj: *li foriris, sen ke oni tion rimarkis. PAG§230; 232; 233; 235; 236; 240; 242; 255; 261; 264; 270; 271.
ekzakta
Science ĝusta ≠ preciza: ĝuste kaj klare difinita. NPIV.
el 
Karakterizas la substantivan suplementon aw verban adjekton de

I) origino: *Poemo el Heine (= el la verkoj de...) >de
II) fonto, loko, tempo de deveno: *Kiraso el la mezepoko
III) propraj nomoj: *Tomaso el Akvino >de
IV) elektmaterialo: *Unu el la plej belaj >inter
V) materialo
 A) nedividita: *statuo el marmoro
 B) plurale esprimita kiu emfazas la elektitecon: *bukedo el floroj (>de)
VI) devenpunkto: *la vojo el Parizo; trinki el glaso
VII) instigo: *tio okazis el neceseco, ne el kaprico.
VIII) apartigo el pli granda kvanto: *tio restis el lia tuta gloro. PAG§§133; 190a1; 212.
>de, el, kun.
  el-  Prefikso:
I) "tute", "komplete", "ghisfine": *ellerni Esperanton. Elmortigi vunditan chevalon. Chiuj glasoj estis eltrinkataj per unu tiro.
II) "eligi el iu": *elflati monon de iu. KL89; PAG§384.
Elipsaj propozicioj  En propozicio povas manki
I) la subjekto: *fianchighis, por chiam ligighis;
II) la predikato povas esti
 A) ne ripetita: *Vi donu al shi la eblon labori -Mi, al shi, la eblon labori?
 B) ne esprimita: *en la palaco, dezerto kaj silento;
III) la subjekto kaj la predikato: *iom de chio, nenion fundamente...;
IV) chu: *mi scias jam la jaron de la okazajho, sed la dato? (= kia estas la dato?). PAG§167.
en  Karakterizas la substantivan suplementon aw verban adjekton de
I) konsisto rigardata kiel stato:
 A) tuteco: *Spegulo en tri specoj (rompita * el tri specoj: farita); li venis en sia propra persono; mendoj en la valoro de 1000 frankoj;
 B) dividiteco: *la ekvivalento en oro;
 C) konsistigaj partoj: *la negho falas en grandaj flokoj; shiaj haroj estis kunvolvitaj en pezaj plektoj;
 D) kvanto: *la libro estis presita en 1000 ekzempleroj;
 E) kvalito: *dramo en versoj;
 F) cirkonstanca rilato: *agi en granda kolero;
 G) funkcio: *veni en akompano de iu;
II) loko kie: *la kongreso en Bulonjo;
III) tramovo kiu tushas linion paralele: *flugi en verticala linio (> sur);
IV) tempo
 A) aktuala: *amiko en malghojaj tagoj;
 B) semajntago kun epiteto (>akuzativo): *en la sekvanta dimancho, en la sabato de Pasko;
 C) definita per tempsignifa vorto (>che): *en la jaro 1914; en la dekdua jarcento;
 D) necesa por fari agon: *li parolis dum kvin minutoj, sed neutile, char tiajn demandojn oni ne povas respondi en kvin minutoj;
V) rezulto: *la feino shanghighis en floron;
VI) maniero: *neghi en grandaj flokoj
VI) ago koncernata law ties tuta amplekso: *li sukcesis pri sia plano nur en kelkaj partoj;
VII) persona funkcio aw interna kvalito: *li havas en si grandan modestecon;
VIII) frazelemento identigata al adjekto: *vidi en iu anghelon;
IX) vesto, kovriteco: *homo en frako. PAG§§133; 190,2b; 193; 200; 204; 205; 210.
-enda  Pasiva volitiva participo: kiu devas esti -ata pro materia aw morala trudo. *detruinda * detruota * detruenda. PAG§101; 350.
entuziasmi  Havi emon, entuziasmon pri io aw al io: *Li flamas je motorbicikloj. Esti franeza pri io. SJhE12; 13.
enui  *Mi tie sidis dum duonhoro, kalkulante miajn fingrojn. SJhE12.
Epiteto
I) Adjektivo aw substantivo karakterizanta substantivon aw pronomon senpere, t.e. sen verbo. La - estas en la sama kazo kiel sia substantivo. *Salutu la ministron prezidanton. *David venkis Goljaton, filishton el Gat (la senco postulas, ke la adjektivon aw substantivon anstatawu rilativa subpropozicio: *Salutu la ministron kiu estas prezidanto).
II) Stilo: Epiteton kutime oni metas antawe; sed oni povas
 A) loki ghin post la substantivo:
  i) por ghin akcenti: *tio estas supozo absurda;
  ii) se du epitetoj estas ligitaj per KAJ: *li estas homo malgrandanima kaj ege avara;
  iii) se ghi havas suplementon: *vizagho plena de cikatroj;
  iv) estas preferinde antawmeti al ghi mallongan personpronoman suplementon *la libron de mi ricevitan li perdis;
  v) en kelkaj kutimaj esprimoj: Lingvo Internacia;
  vi) ofte che alparolo: *Patro nia; kara mia;
  vii) se ekzistas du epitetojn, la mallongan oni povas meti antaw, la longan post la substantivo, kiam la mallonga signas okazan, la longa esencan kvaliton de la respektiva ideo: *nova lingvo internacia; granda festo katolika;
 B) disigi ghin de la substantivo per la intermeto de predikato (tre forta akcentado de la epiteto): *kaj strange: ju pli civilizita estas lando, des pli grandan ghuas sukceson la kuracfushistoj;
 C) meti ghian komplementon inter ghi kaj la postsekva substantivo (tre forta akcentado): *ni eniris la plenplenan de homoj salonon. KL76; PAG§128; 174; 272; 274.
>Apozicio, Predikativo.
eraro  Malatento, pretervido: *Krom kelkaj glitoj, tio estis bona prezento. SJhE14.
Eraroj
  Akuzativo  por montri ne la almovon, sed simple la movon: iri returnen >*iri returne. PAG§192 II.
  -eco
eblecoj: ebloj, eblajhoj
estanteco: estantajho, nuntempo
estinteco: estintajho, paseo
estonteco: estontajho, futuro. PAG§329.
  Kunderivitaj vortoj
Estas evitinde verbigi la prepozitivajn adjektivojn derivitajn el adjektivo plus verba substantivo, char, che la reverbigo de la substantivo, awtomate la adjektivo adverbighas. *Kiu estas bonfarta, tiu bone fartas. Do, bonfarti (= bone farti) estas malghusta. KL157. >Vortfarado baze adjektiva kaj adverba 5. La i-finajho, kaj la ceteraj verbaj finajhoj, signifas "funkcii" aw "esti".Kun verbaj radikoj ili estas pleonasmaj. Ilia flankelemento povas esti adverbo: *marteli: i martele (per martelo). LSF28.
  Kunmetitaj vortoj
    Adjektivo plus substantivo
char tio estas kasha elizio de la adjektiva finajho -a: altmontaro, grandsinjoro >alta montaro, granda sinjoro. KL155. *Dikfingro, junedzo, vicregho, etburgho: prefiksigho de radiko. La prefiksighinta adjektivo montras ne individuan, sed kategorian, grupan, klasan kvaliton. Oni povas almeti al tiaj vortoj epiteton, kiu montras la malon de la senco de la flankelemento: *maldika dikfingro. Se ili ne eltenas chi tiun provon, ili estas malbonaj. PAG§276; 423.
La analizojn oni povas anstatawigi ankaw per la adjektivigo de la flankelemento, char la a-finajho esprimas ankaw rilaton, apartenon (*homa koro: homapartena koro, krome ghia signifo estas ankaw "kiu estas" (orhorlogho: horlogho kiu estas (el) oro). Nepre ne estas aplikebla chi tiu analizo, se la radiko de la flankelemento estas adjektiva. LSF13.
    Adverbo kiel flankelemento,
char 1) adverbo ne estas aplikebla al substantivo; 2) se oni uzas ghin antaw verbo, adjektivo aw alia adverbo, ghi okupas sian normalan lokon, kaj tio estas nun skriba afero; 3) se la adverbo estas derivita, la kunmeto estas kasha elizio de la finajho -e (aw -a): plejnordo: plej norda parto, ekstrema nordo; jhusvenis, jhusveninta: jhus venis, jhus veninta. Multekosta: Kio kostas multe, tio estas tre kosta. KL149; 155. Se la chefelemento estas verbo, la flankelemento povas esti 1) adverbo: *lawtlegi (lawte legi); sed nur kiam ghi ne havas adjektivan karakteron (*diligente lerni ne estas kunfandebla); 2) predikata atributo: *rughpentri (pentri rugha), disiri (iri disaj); belighi (iri bela) LSF28.
    Apozicio plus ties determinato Oni ne devas diri, kiel en PAG, la a-finajho..., sed la finajho -a, kiel oni diras *la monato aprilo.
    Infinitivo kaj verbkaraktera adjektivo  Same nekonvena estas diri vivivola, pagideva, kiel vola vivi, deva pagi.
    SIN plus verbkaraktera adjektivo aw substantivo
Oni ne diras mortiga homon, nek mortigo homon. Do oni devas diri *sidona, simortigo, aw prefere, *memdona, memmortigo. KL150. Oni sentis la bezonon distingi inter la aktiva kaj pasiva formo de MEM . Cetere, SIN en tiu-chi funkcio tute perdis sian originan sencon kaj akiris la sencon de pasiva MEM (mia sinfido, via sinmortigo). PAG§310.
    Substantivo kun ghia substantiva epiteto,
char tio estas vortoj apudmetitaj, ne kunmetitaj: membro-abonantoj >membroj abonantoj. KL149. La flankelemento povas esti substantiva epiteto (*Membro-abonanto: membro abonanto). *La analizo de "virino" estas "viro ino". LSF13; 15.
  Prepozicioj
I) Oni ne povas uzi prepoziciojn antaw verbo en infinitivo: *li persistas nei tion; *oni parolas, pensas, meditas pri la manghado.
II) Oni ne povas uzi prepozicion rekte antaw propozicio; oni aplikas chiam la pronomon TIO post prepozicio por enkonduki propozicion: *mi pagos la fakturon, law tio, se oni alportos la paketon aw ne.
III) Nenio pravigas escepte preterlasi la prepozicion aw la anstatawan akuzativon en cirkonstancaj komplementoj: *pashon post pasho ni atingos nian celon = Per pasho post pasho; *guto post guto, konstante frapante, traboras la monton granitan; *guton post guto ni trinkis la tuton. KL44; 69.
    sen
Oni ne povas formi adjektivojn per la p-o SEN kaj adjektiva radiko. Por fari adjektivojn el la prepozitivoj sen varm(ec)o, sen bel(ec)o... oni devas shanghi SEN per la adverbo NE: *nevarma, nebela. KL170. Se la prepozicio SEN povas stari logike nur antaw substantivo, tio ja estas tre bonvena, char tiamaniere estas evidente, ke ghi, per si mem, awtomate substantivigas chiun substantivon. Ghi estas do tute egalvalora al speciala substantiviga sufikso. Sekve *"senforta", "sencerta" awtomate, per la vort-efiko de SEN, alprenas la internan strukturon (sen-forto)a, (sen-certo)a, kaj ili estas tute bonaj uzindaj vortoj. LSF45.
  Verbo
    anstatawata de sia rekta komplemento,
char tio estas kasha elizio de la akuzativo: fishkapti >*kapti fishojn; manligi >*ligi la manojn. KL149. Domkonstrui = {[(dom-konstru)o]e}i = domkonstrue-i: (ag)i domkonstrue. *Fishkaptisto, sukcese fishkaptinte, diris: Mi kaptis fishon. PAG§306
    Kunmetitaj kompleksaj formoj Kvankam pli aw malpli frue la verbaj finighoj eble ricevos la signifon de la verbo "esti", tamen ghis nun ili tiun chi signifon ne havas. OV445.
-eska  X-simila, X-maniera: *frawleska vivo de virino. PAG§353.
Esperanto
I) - estas aglutina lingvo; oni ne faru ghin gluacha. KL149.
II) Unu el la plej chefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado  de la lingvo. Kompreneble, en chi tio, kiel en chio alia, devas esti observata la deca mezuro. Ne tro krude, ne tro multe per unu fojo . Novaj esprimoj devas esti kondukataj nur iom post iom , nerimarkeble. Nia lingvo devas servi... ankaw por la vivo; tial ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj) pli bona estas frazo ne tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta. GSE125.
esperi  Postsekvas indikativo: *mi esperas, ke li venos. PAG§231.
esprimoj  Al oni hirtighas la nukaj haroj.- Alfawki.- Alsupri (supreniri), desupri (malsupreniri) .- Artefarita lingvo = lingvo arta (FK256).- Awdi tion kaj jenon.- Bonhava li certe estas, kaj ech!.- Chio iras kuspe.- Chu konsentite?.- Ecega.- Eche kaj ree.- Egboni.- En ordo..- Estas tubero en la afero.- Fari la dikan lipon.- Fermi strute la okulojn..- Froti al si la manojn.- Froti al si la ventron.- Furori.- Giganti.- Ghisi kaj kisi.- Iel aw tiel.- Informighi pri chiu blovo kaj movo.- Inter jhus kaj tuj.- Jen la tubero en la afero.- Jheti al iu pulvon en la okulojn.- Jheti pento-fare cindron sur sian kapon.- Kapti je fresha faro.- Kap-klapeco.- Kie estas gheno, ne estas festeno.- Konduki iun je la nazo.- Koni chiun fajnon kaj shajnon en la metio.- Koni la trikojn kaj la trukojn.- Laste sed ne balaste.- Lawonde.- Leveti la brovojn.- Levi la chapelon por....- Mia amata chevaleto..- Mirinde veteri..- Ne esti de hieraw.- Oni lavas tolajhojn enfamilie.- Pafi sin for de.- Paroli pri vetero kaj cetero.- Plendi en la kuirejo.- Promeni tien kaj reen.- Reiri heimen sur la chevalo de Sankta Francesko.- Restu viva, kanajlo!.- Ricevi severan drashon.- Scii chu aw ne....- Senti papiliojn en la abdomeno.- Sidi sur pingloj.- Sperti multajn batojn kaj flatojn..- Studi iun kapghisplande.- Shiri al si la harojn.- Shovi la nazon en politikan vazon.- Valori la penon
etiketo  Gust-eraro.- Krudulo
evidenta  *Tio devas esti aboco por vi. *Tio ja estas baza, kara amiko! *Fine chio farighis tute hela por li. SJhE1; 4; 15.
2006 06 19


 
Vortaro
Mallongigoj
A
B
C
Ch
D
E
F
G
Gh
H
Hh
I
J
Jh
K
L
M
N
O
P
R
S
Sh
T
U
V
Z