F
Faktitiva vocho
I) Sinteza formo: -igi (= fari).
A) Kun netransitivaj verboj: senco aktiva:
*dormigi
(= igi dormanta). *Li atentigis shin. *Konantigi iun pri io.
B) Kun transitivaj verboj: senco pasiva:
*konstruigi
(= igi konstruata). *Li sentigos al vi sian skurghon. La domo estis
konstruigita
de Pawlo per Petro; *pentrigi sian bildon per fama artisto. *Shi
kombigis
al si la harojn per servistino kun ora kombilo. *Konatigi iun al iu.
II) Analiza formo: igi. La kawzata ago estas aktiva.
Do:
A) kiam la sinteza formo estas uzata nur kun
pasiva
senco de la kawzata ago, oni uzas la analizan formon por signi ties
aktiva
senco *igi (arkitekton) konstrui * konstruigi (domon);
B) kiam ankaw la sinteza formo signifas aktivan
agon kawzatan, oni ne uzas ghin: ("starigi", ne "igi stari")
III) Kun "lasi"
A) = ne malhelpi.
i) Se la subjekto de la ne malhelpata ago
identas
kun tiu de "lasi", ghi estas pasivsenca: *Shi lasis sin trompi;
ii) se ne, ghi estas aktivsenca: *Shi lasis lin
trompi.
B) = ne igi ke, kun adjektiva predikativo: *Lasi
ion malplena. PAG§119C.
fali
alfali: *La alfalanta lumo estas
reflektata
kaj refraktata;
defali: *Kolekti defalintajn foliojn.
Defalas
dentoj, skvamoj. Defali de siaj esperoj. Defalintaj angheloj, knabinoj.
Moab defalis de Izrael post la morto de Ahhab. La temperaturo konstante
defalas.
disfali: *De guto post guto disfalas
granito.
La regno de Aleksandro disfalis post sia morto en lokajn reghejojn.
elfali: *Nukso venis, kiam dentoj elfalis.
enfali: *Enfali en kavajhon. Enfali en
malsanon,
mizeron, malespero. La enfalinta mino, brusto. Kun enfalintaj okuloj,
vangoj.
La knaboj tumulte enfalis en la salonon.
forfali: *La esperojn de mia vivo mi vidis
forfali en la abismon. Komuna faktoro de la du membroj de ekvacio
forfalas
per dividado.
refali: *Mortpale refalanta en sian
seghon.
Refali en la rutinon, en la pekon.
subfali: *La branchoj subfalis sub la
negho.
Li subfalis sub la malfelicho.
trafali: *La shelo de la tero estas
fortika,
ni ne trafalas ghin! PIV.
fare de (far'de, far) Karakterizas, che
ad-substantivo derivita el
I) alternsubjektaj verboj, la personan subjekton:
*amuzo
fare de kantistoj (>de IIB, per);
II) verboj kiuj povas havi personajn subjekton aw
objekton,
la subjekton: *la murdo fare de Petro (>de IIE). PAG§138.
fari
Artefarita afero: fabrikajho.
En maniero nekutima aw nesciata: *Li kombinas
ion en tiu direkto. SJhE20.
Faro, ago: *Mi ne shatas tiun farajhon.
Negative aw admire: *Kion li tie fabrikas?
Ne plu kalkuli pri efektivigho: *Vi povas forgesi
pri
tiu funkcio.- *Vi povas fajfi je tio.
Neregule fari: *Mi ne shatas tiajn kombinajhojn.
Regule fari: *Li havas abonon je tiaj rigidaj
rimarkoj. SJhE10; 11; 12; 20.
fi- Dum -ACH- esprimas plie senvalorecon,
maltawgecon, FI- esprimas nawzecon aw moralan kondamnon: *fihomo (nawza
aw malmorala homo), homacho (senvalora homo). PAG§426.
fiaski Akcepti fiaskon, malprofiton: *Tiel
okazis. Kalkulu vian profiton. SJhE18.
Finajhoj Finajhon apud finajhon oni
neniam
konservas. Ghuste por eviti tion oni havas ja la sufiksajn parajn
elementojn
(eco por a-o, ado por i-o). La solaj esceptoj estas "vivuo"(Zamenhofa)
kaj "hurai". KL128.
Fingro *Klavojn for! SJhE19.
fishkapti Provi kapti fishojn. *Fishkaptije
komplimentoj. SJhE12.
flati *Chu vi awdis kiel li buteris
shin? SJhE6.
for- = -i fora, for-i. PAG§367.
forgesi
Komplete -: *Mi preparis mian rakonton, sed kiam mi
eniris
che la direktoro: nigra ekrano.
Ne konsideri: *Tiun rimarkon ni arhhivigu.
Preteratenti: *Viaj shuoj certe havas ferion?
SJhE3;
10; 12.
foriri *Batu la brikojn! Trotu
la trotuaron! Se vi dawrigos, mi prenos mian dentbroson.
¶Neforiremo:
*Estrarano kun sidokarno. SJhE6; 8; 19.
Frazo
I) Simpla: unupropozicia
A) >Indika propozicio
B) >Dezira p.
C) >Ordona p.
D) >Demanda p.
II) Kompleksa: plurpropozicia
A) kunorditaj propozicioj
i) >kopulaj
ii) >alternativaj
iii) >adversaj
iv) >konkludaj
v) >klarigaj
vi) >psewdo-subpropozicioj
vii) >parolo rekta
B) suborditaj p.: subpropozicioj. Estas nur
kompletiga
parto de la chefpropono
i) kompletivaj
a) law funkcio
1) subjektaj
2) objektaj
3) predikativaj
4) de nerekta objekto
b) law formo
1) >rilataj
2) >eksplikaj
3) >demandaj
4) >implikitaj
c) law modo de la predikato
1) >indikaj
2) >celaj
3) >supozaj
ii) epitetaj
iii) adjektaj
a) >lokaj
b) >tempaj
c) stataj
1) situaciaj
1.1) societaj kaj separativaj
1.2) >kondichaj
1.3) >koncedaj
2) originaj kaj rezultaj
d) modalaj
1) manieraj
1.1) manier-indikaj
1.2) >komparaj
1.3) instrument-indikaj
1.4) >konsekvenc-indikaj
2) >kawzaj
3) >celaj
III) Stilo:
A) la loko de l'plej forta akcento estas la
komenco
de la frazo;
B) por la subjekto: la fino;
C) eviti lokigi la akuzativajn personajn pronomojn
i) en la fino;
ii) post la predikato, krom se sekvas ankoraw
frazelementojn. PAG§274.
fumi Cigaredo, cigaro, hashisho, ktp.: brulajho.
SJhE6.
furzi *Aerumi sian ventron. SJhE1.
fush- *Objekto amatore farita.
*Law
tiu verkanto... SJhE2.
>mis-.
Futuro -os: esprimas tion,
I) kion oni opinias okazonta post la momento, kiam oni
paroloas: *li diros al mi la veron;
II) kion oni volas, ke iu faru: *venu, ni vendos lin;
III) kies okazivecon oni antawvidas: *se vi achetos
sklavon
hebreon, li servu dum ses jaroj. PAG§115,3.
2006 06 20