K

Kabe (Kazimierz Bein)  (1872 ?1959) Lia nomo farighis kvazaw simbolo de apostateco: kabeo, kabeigho. GSE149.
kapabla  Aso: iu tre kapabla en sia fako. SJhE3.
kapo  cerbo: *Li estas nur malplena barelo.- Cerbujo. *Uzu tion sur via  kolo!SJhE4; 7; 20.
kapti  *Se mi havus inter miaj fingroj...! SJhE12.
Kategorio-sufiksoidoj
 
ABSTRAKTO
 KONKRETO
KVALITO
PERSONO
-o Li amas la belon La beloj de la regiono min ravis Shia belo estas eksterordinara Mia belo estis juna dano
-eco Shia beleco... 
-ajho La belajhoj...
-ulo Mia belulo...PAG§331.
Kawzaj subpropozicioj
I) Subjunkcio:
 A) (TIAL, PRO TIO)... CHAR: *La infano ploras, char iu lin batis. *La bonon mi faris nur tial, char mi ne povis agi alie;
 B) TIAL, PRO TIO... KE: *Se Volapük akiris certan nombron de adeptoj, tio okazis nur tial, ke la ideo de la lingvo tutmonda estas alta kaj alloga;
 C) KE
  i) post GHOJI, MIRI, KOLERI, GRATULI, LAWDI, INDIGNI, AKUZI, SENTI DOLORON: (= pri tio ke): *mi gratulas vin, ke vi sukcesis;
  ii) kiam en rekta parolo, la subp-o esprimas ne tiom la kawzo de la chefp-a ago aw stato, kiom la kawzon de la parolo de l'rekta parolanto: *Kia malsaghulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaghon!; kio estas al la popolo, ke ghi ploras?
 D) SE
  i) motivanta: *La satano sendube konas siajn homojn, se li prenis vin kiel makleriston;
  ii) demand-motivanta: *Kiel vi povus labori ghis malfrua nokto, se jam nun vi estas dormena?
II) Modo:
 A) kawzo reala: indikativo: *mi ne povas tien iri, char mi estas malsana;
 B) kawzo nereala: kondicionalo: *mi faris tion chi, ne char mi envius liajn lawrojn;
 C) participo: *perdinte sian tutan havajhon, li mortigis sin.
III) Verbotempo: absoluta. PAG§267; 271.
ke
I) Kelkafoje anstataw CHAR, POR KE, PRO TIO KE, TIAL KE, oni uzas simple KE: *Mi gratulas vin (pro tio) ke vi sukcesis. *Instruu lin bone, (por) ke li ne eraru.
II) Antawas eksplikan propozicion post kelkaj adjektivoj: *jhaluza, ke lia edzino koketis kun mi, li forsendis min. KL59; PAG§146.
kelk-  *Malantaw la pordo kondukanta al la salono bruis, babilis, ridis dekkelke, eble ech kelkdek homaj vochoj. *La gracia, tridekkelkjara virino.
Post kelkaj horoj = *Post kelke da horoj. FK285n1; PAG§425.
kia
*Kia vi preferas trinki la lakton? Chu kun sukero aw sena? *Kiaj vi shatas la fruktojn? *Kia vi trovis nian urbon? *Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas. *Kian uniformon li portas? (husaran) * kiun uniformon li portas (la novan aw la malnovan?). Kian aghon vi havas? Kia dato estas hodiaw? *Junulo, kia vi, devus hodiaw senti fajron en la vejnoj. KL50; 78;PAG§§58; 82; VN76.
kiel
I) Liganta vorto, kiu esprimas
 A) identigon aw kvalifikon. La vorto post ghi estas en la sama kazo, kiel ghia rilatanto:
  i) nominativo: *mi elektis lin kiel prezidanto (mi estis prezidanto);
  ii) akuzativo: *mi elektis lin kiel prezidanton (li estis prez-o = mi elektis lin prezidanto);
 B) valorjughon aw kategorion. La substantivo post ghi estas chiam nominativa: lingvon, kiel (estas) Esperanto, oni ne povas neniigi.
II) Subjunkcio de komparo: *si donis al sia florejo formon rondan, kiel la suno (estas ronda).
III) Kondicha adjekto: *la naturo elkrachu min kiel ekstermindan beston.
IV) Adjekto esprimanta similecon de ago al ago de alia: *ami kiel frato. PAG§§175; 200; 201; 205.
kies  Oni neniam esprimas post ghi la artikolon.
Se la determinato de KIES havas prepozicion, oni metas antaw KIES la prepozicion kaj post KIES la substantivon de la prepozicio: *la serpento, de kies mordo mortis via patro. PAG§§56; 57.
kio  Povas anstatawi antawe esprimitan adjektivon substantive uzatan kaj montrantan sendifinan ajhon (la plej, la unua, la lasta, la sola): *la plej bona, kion oni povas fari, estas... . La sola, kion li deziras, estas... .
*Kio estas tiuj paperoj? Balaindajhoj! (*Kiuj estas tiuj paperoj? Fakturoj). *Kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraw li? (*Kiu estas tiu sinjorino Szwejc?) PAG§58; 59.
kiom  *Venu kiom eble rapide (tiel rapide, kiel vi povas) * Venu kiel eble plej rapide (=kun la maksimuma rapideco). PAG§88.
Klarigaj propozicioj  Klarigas aw motivas la enhavon de la antawa propozicio.
I) Simple klarigaj:
 A) por motivi: CHAR: *sendu la leteron eksprese, char nur tiamaniere ghi alvenos ghustatempe;
 B) por ekspliki: TIO ESTAS: *la akuzativo montras direkton, tio estas, movadon al iu loko;
 C) por klarigi: NOME: *li helpis lin, nome li akiris por li oficon;
 D) por aludi pri motivo: JA: *faru la aferon mem, vi havas ja sufiche da tempo;
 E) por aldoni motivon kroman, neatenditan: DES PLI, TIOM PLI KE: *la verko estas tre utila, tiom pli, ke la eldonanto volas ghin disvastigi en granda nombro;
 F) por pruvi la enhavon de la antawa: FAKTE, EFEKTIVE, PRUVE: *mi ne pledis por tiu afero; fakte, mi ne cheestis la kunsidon;
 G) por motivi negacian propozicion: SEN TIO: *ne fabelu pri fantomoj al la infano; li sen tio estas tro timema;
II) Klarigaj-adversaj: la unua propozicio asertas ion, kion la dua motivas, montrante, kio estus okazinta en mala okazo: (CHAR) ALIE, (CHAR) MALE:
 A) malo ebla: indikativo: *faru chion eblan, (char) alie vi ne sukcesos;
 B) malo fiktiva: kondicionalo: *li laboris tage-nokte; alie li ne estus povinta fari sian taskon (li faris ghin);
 C) malo duba: indikativo aw kondicionalo: *vershajne li lernos pli diligente, char alie li ne povos/povus sukcesi che l'ekzameno. PAG§224.
klarigi  *Chu vi povas malchifri por mi tiun tekston? SJhE8.
Kolektivaj vortoj  Iafoje la akordon regas ne la formo, sed la senco:
I) che kolektivaj vortoj: *al tiu aw alia gento vi donos la rajton esti mastroj;
II) che opaj subjektoj konsistantaj el frakcisignifa nomo kaj el plurala suplemento: *parto de la posedantoj estos ne akurataj. PAG§169.
kolero
Ekkoleregi: eksplodi. SJhE10.-
Kolera, ofendita: *Kial li estas tiel albakita?- *Brulvundita li respondis...
Kolerigi, inciti: *Hirtigi la harojn. SJhE4; 6; 15.
komenci *Je la kapo de la tagordo ni metu... *La kapo jam falis (la komenca kaj pli malfacila parto jam pasis).*Ni senkapigu la programon per... SJhE18.
Komo
I) Oni ne metas komon inter samspecaj frazelementoj ligitaj per KAJ, NEK, AW, SED: *nek vi nek mi. Homo malforta sed sana.
II) Per komo oni apartigas suborditajn subpropoziciojn disde la chefpropozicio. *Mi vidis, ke li venas. PAG§9. Shajnas inde gardi la "tradician" komon antaw ne-determinaj subpropozicioj (kiuj donas informon kroman, nedeterminan: *Oni povas bedawri ke Daniel Tarschys, kiu bone komprenas la lingvan problemaron, ne restis aktiva esperantisto), distinge de subpropozicioj determinaj (*La angla estas la fremda lingvo kiun mi plej bone parolas: "kiun mi..." determinas la "fremdan lingvon"; la chefpropozicio ne havas la deziratan sencon sen la subpropozicio), kiuj restu senkomaj. 9502Eo28.
Komparo
  Komparacio
I) Absoluta
 A) per adverbo: *Li estas ekstreme /ete / iom / kiel eble plej malmulte /multe/ normale / perfekte / superhome / terure / tre / treege / tro /tute stulta.
 B) per PLEJ sen artikolo: *Kiam la mizero estas plej granda, Dio estas plej proksima;
 C) per afiksoj: *Duonvarma, dubevarma, varmeta, varmega;
 D) per frazturnoj: *Li estis tiel inteliganta! Kiel bela shi estas! Shi estas bela, bela...!
 E) per TIOM PLI: *Oni poste tiom pli povas ripozi. Che la sensignifeco de la simptomoj, tiom pli granda atento devas esti turnata al la plendoj de la paciento.
II) Relativa
 A) Komparativa
  i) malsupereca: *Li estas MALPLI richa OL mi;
  ii) egaleca:
   a) TIEL, SAME, SAMGRADE, EGALE... KIEL: *Li estas tiel richa kiel mi;
   b) *KIA patro, TIA filo;
   c) *JU laboro PLI publika, DES PLI granda la kritiko;
   d) plifortigita: GHUSTE, EKZAKTE, MATEMATIKE...
  iii) supereca:
   a)  1)*Li estas PLI richa OL mi;
    2) komparativo anstataw superlativo, kiam la komparo koncernas nur du aferojn: *LA PLI forta el la du manoj. Shi estas pli juna ol shia fratino: shi estas la pli juna;
   b) malpliigita: *chi tiu vino estas IOM PLI bona...;
   c) pliigita:
    1) MULTE, KONSIDERINDE, ANKORAW...: *Shi estas MULTE pli bela ol shia fratino;
    2) *Kiel bela estas via amo; KIOM pli bona estas via amo ol vino!
    3) *mi estas JE unu jaro pli juna ol vi.
 B) superlativa:
  i) *Li estas LA (MAL)PLEJ richa EL ni chiuj;
  ii) *li estis la plej bela EL INTER la homidoj. PAG§69-73.
  Komparaj subpropozicioj
I) Indikaj
 A) samgrandigaj
  i) de agoj
   a) samverbaj:
    1) *Li komprenas predikon, kiel bovo (komprenas) muzikon; (*Li traktis lin kiel krimulo * li traktis lin kiel krimulon);
    2) *Li shancelighas, kiel tiam, kiam li estas ebria =... kiel se li estas ebria;
   b) diversverbaj (preskaw nur en poezio): *Kiel la glacio per la suna varmo degelas, tiel lia spirit'... cedis;
   c) imagaj: *Chio okazis, kiel mi deziris (ke ghi okazu);
  ii) de kvalitoj:
   a) adjektiva epiteto: *Tiu vino, acida kiel la vinagro, ne estas vendebla;
   b) predikativo: *Mi trovis la vinon acida kiel vinagro;
   c) elipsita predikativo: *Ili farighos (forgesitaj) kiel tute ne ekzistintaj;
  iii) de ajhoj:
   a) per predikativo: *Li farighis kiel shtono;
   b) per subpropozicio:
    1) *Emilio havas sur si la saman veston, kiel tiam;
    2) *Restu chiam tia, kia vi estas;
    3) *Kia fripono, tia bastono;
  iv) de maniero:
   a) *Disighi estas tiel same dolore, kiel enterighi;
   b) *Disighi estas kiel enterighi;
  v) de kvanto: *Kiom da kapoj, tiom da opinioj;
  vi) paraleligaj:
   a) *Kiel vi semas, tiel vi rikoltos;
   b) *Ju pli li perdis, des pli li riskis;
  vii) identigaj:
   a) *Li venis kiel delegito;
   b) *Mi restas che tiu sama opinio, kiun mi esprimis antawe;
   c) *En la okuloj de la esperantistoj vi restos tiu sama sindona Michaux, kiel antawe;
 B) disgradigaj
  i) de ago: *Li atakis pli sovaghe ol tigro;
  ii) de kvalito: *Ni venis al vojo ech pli kruta, ol (tiu) kiun ni postlasis;
  iii) de maniero: *Lerni estas por li pli penige ol haki lignon;
  iv) de ajhoj: *Nun shia rideto estis alia ol matene;
  v) de kvanto: *Shi alnaghadis multe pli proksimen, ol kiel kuraghus iu alia;
  vi) malparaleligaj:
   a) *Pli bone estas hodiaw pasero, ol morgaw ansero;
   b) *Ju pli vi petas vin, des malpli li cedas;
  vii) de malidentigo:
   a) *Venis alia homo, ol (tiu) kiun mi atendis;
   b) *Li estas pli granda kiel poeto, ol kiel dramverkisto;
   c) ironie: *Li ne estas pli markizo, ol mi papo.
II) Supozaj:
 A) kazo teoria: indikativo:
  i) *NENIAM oni estas TIEL malfelicha, KIEL SE oni falis el la chielo de granda felicho;
  ii) *NENIAM oni eraras PLI facile, OL SE oni kredas sin senerara en ia afero;
 B) kazo ebla: indikativo:
  i)*li falis, KIEL SE IUN trafis kuglo;
  ii) *li tremas, KIEL awtuna folio (tremas);
 C) kazo fiktiva:
  i) kondicionalo: *li tremas, KVAZAW li estus awtuna folio.
  ii) elipsita indikativo: *Li venis kvazaw regho (venas). Oni akceptis lin KVAZAW (oni akceptas) reghon;
  iii) participo: *la hundoj ekbojis, KVAZAW ekvidinte urson.
III) Verbotempo: absoluta. PAG§262-263.
Kompleksaj tempoj de la verbo
I) Formoj
IMPERFEKTA PERFEKTA PREDIKTA
PRETERITO estis -anta, -ata estis -inta, -ita estis -onta, -ota
PRESENCO estas -anta, -ata estas -inta, -ita estas -onta, -ota
FUTURO estos -anta, -ata estos -inta, -ita estos -onta, -ota
II) Signifo
 A) La imperfektoj eksprimas dawron aw ripetadon; la perfektoj, rezulton; la prediktaj, staton.
 B) Che la verboj de dawro sen rezulto oni neniam uzas la perfektojn: *Li ne estis plu amata de shi (ne: "Li ne estis amita").
 C) Che la verboj de rezulto sen dawro oni ne uzas la imperfektojn: *mia shlosilo estis perdita (rezulto). Tamen: *tago post tago estas perdata per tiaj bagatelajhoj (ripetado).
 D) Che la verboj hibridaj (kiujn oni povas rigardi preskaw egale kiel verbojn de dawro sen rezulto aw verbojn de rezulto sen dawro oni povas uzi lawsence perfekton aw imperfekton: *La urbo estas okupata, la urbo estas okupita. *La lago estis kovrata de folioj. La lago estis kovrita per folioj.
>Pasiva vocho.
III) Stilo
Anstataw
Skribu
Mi estas manghinta
Mi jhus, jam manghis
Mi estas manghanta
Mi nun, ghuste manghas
Mi estas manghonta
Mi tuj, baldaw manghos, mi volas manghi
Kiam mi estis skribanta, li venis
Ghuste kiam mi skribis, li venis
Kiam mi estis skribinta...
Post kiam mi skribis...
Kiam mi estis skribonta...
Antaw ol mi skribis..., kiam mi volis skribi...
Kiam mi estos fininta la laboron, mi iros promeni
Post kiam mi finis la laboron, mi iros promeni. LSF85.
 B) Nenecesaj estas la kompleksaj verboformoj
  i) se la tempon precize fiksas la dato aw tempa adverbo: *alvenis la servisto, kiun hieraw vi dungis;
  ii) se unu ago logike necesigas la antawecon aw postecon de la alia: *mi ne ricevis la libron, kiun mi mendis.
 C) Metante personpronomojn, demonstrativojn, adverbadjektojn, oni malpliigas la pezecefekton de kompleksaj formoj: *se mi estus lin vidinta; li estas ege ofendita. PAG§271; 272.
 D) Amatas, amitas: Vidu OV444, Al s.ro P. Corret.
kompreni *Fine mi kaptas kion li celas. SJhE18.
kondomo  Gumo, kapoto, kapucho, kawchuko. SJhE19.
koni
I) *Konighas majstro law sia laboro.- Valoron de objekto oni ekkonas post difekto.- Ili konatighis jam hieraw.
II) Slango: kompreni, koni, scii:
Erudiciulo (sarkasme): Erodito.
Jam konata: *Presita kaj broshurita. *Legi el siaj kolektitaj verkoj.
Kompreneble: Elemente!
Konatighi, fari ion por ke la aliaj eksentu sin komforte: *Por rompi la glacion, li diris...
Mi ne povas scii chion: *Demandu Centran Oficejon / LKK-anon!
Miskompreno: *Disko-eraro!
Ne facile konkludi el disaj informoj: *El liaj paroloj mi distilas ian reziston kontraw la plano. Ne konata: *tio estas por mi ankoraw demandosigno. *Li estas por mi dawre demandosigno.
Ne persone interkonighinte: *edz(in) el katalogo. PAG§105 I; SJhE6; 8; 9; 10; 14; 19
Koncedaj subpropozicioj  Esprimas ion malgraw kio okazas la chefpropozicia ago.
I) Kazo reala: la malgrawajho vere ekzistas.
 A) Subjunkcio:
  i) konstato de fakto: KVANKAM: *Kvankam vi rapidis, vi ne estas preta. La fruktojn, kvankam acidajn, ili manghis;
  ii) kontrasta fakto: MALGRAW KE: *Multaj volapükistoj transiris sur la flankon de Esperanto, malgraw ke ili estis jam forte kunligitaj kun Volapük;
  iii) intenca kontraweco: SPITE KE: *Li faris tion, spite ke oni malpermesis;
  iv) neatendita, malfacile kredebla fakto: ECH (SE): *la sorto, ech se kruela, oni devas toleri.
 B) Modo:
  i) indikativo: *Shnuro shirighas, ech se ghi estas dika;
  II) participadverbo: *Ech farinte chion eblan, li ne sukcesis:
  iii) participo: *Ech savita, mi estis jam nur ombro;
II) Kazo ebla.
 A) Subjunkcio: ECH SE
 B) Modo:
  i) prezenco kaj preterito: indikativo: * Ech se vi faris multe, vi ne faris chion eblan;
  ii) futuro:
   a) kondicionalo : *Ech se vi rapidus, vi ne estus preta;
   b) indikativo futuro: *Ech se vi rapidos, vi ne estos preta;
   c) emfaza: volitivo
    1) KVANKAM: *Kvankam chiuj min ataku, mi ne cedos;
    2) TAMEN: *Ataku min chiuj, mi tamen ne cedos.
III) Kazo fiktiva (nek ebla, nek fakta).
 A) Subjunkcio: ECH SE;
 B) Modo:
  i) kondicionalo: *Ec se la chielo defalus, li ne ektimus
  ii) participadverbo: *Ech atakite, mi ne respondus.
IV) Verbotempo: absoluta. PAG§258.
V) Rilativo + AJN: > Rilataj subp. VII).
Koncernateco  Suplemento de -: indikas
I) pli striktan specon de la okupigho de profesiulo: *Dresisto DE leonoj. Profesoro DE lingvoj;
II) la specon de okupigho per la nomo de la okupito: *Posteno DE gardisto;
III) la temon, pri kiu la determinato traktas: *Libro PRI lingvoj;
IV) la destinitecon: *Glaso POR vino;
V) la agosferon: *Profesoro CHE universitato;
VI) gvidanton: *Redaktoro DE gazeto, abato DE monahhejo. PAG§133.
Kondicionalo  (Fiktiva modo): -us
I) Tempoj
 A) La futuro de la fiktiva ago preskaw chiam estas esprimebla per la simpla komuna formo.
 B) Por la preterito, oni uzas kondicionalon perfektan: *Mi estus irinta tien.
II) Estas uzata se temas pri
 A) ago nereala, fiktive imagita: *Se mi estus sana, mi estus felicha;
 B) ago, kies plenumighon oni deziras sed tamen konscias neebla: *Ho, se mi havus rifughejon!;
 C) peto aw demando, kiun oni, pro ghentileco, prezentas kvazaw neefektiva: *Mi volus scii... .
Kondichaj propozicioj  indikas ion, kio estas necesa kondicho por la efektivigho de la chefpropozicia enhavo.
I) Kazo reala (ago certa): montras kvazaw abstrakte, teorie la kondichan interdependon de du agoj aw statoj (eterna prezenco);
 A) modo: indikativo;
 B) tempo:
  i) prezenca: *Se venas printempo, degelas riverojn;
  ii) relativa: *Se oni faras sian taskon, oni estos rekompencata; *Se Pechjo ne semos, Petro ne rikoltos;
 C) subjunkcio:
  i) kutime, SE;
  ii) ofte: KIAM: *Kiam foriras la katoj, festenas la ratoj.
II) Kazo ebla (subpropozicio supozata, sed ebla; chefpropozicio eventuala);
 A) modo:
  i) indikativo;
   a) tempoj malsamaj: *Se vi faris vian taskon, mi vin rekompencos;
   b) tempoj samaj: *Se vi faros vian taskon, mi vin rekompensos;
  ii) participadverbo: *En infero loghante, kun diabloj ne diputu;
 B) subjunkcio:
  i) SE;
  ii) KONDICHE KE: *Mi iros tien nur, kondiche ke oni min speciale invitos;
  iii) SUPOZE KE: *Supoze ke chio prosperos, vi sukcesos.
III) Kazo fiktiva (supozo neebla aw evidente nefakta;
 A) modo:
  i) kondicionalo ("vana SE")
al formo simpla en indikativo respondas formo simpla en kondicionalo; al formo kompleksa en indikativo, formo kompleksa en kondicionalo: *Se vi estus farinta vian taskon, mi vin rekompencus estus rekompensinta; *Se intus, indus. KL93 char la kondicho chiam antawas la konsekvencon, oni povas diri: *se vi helpus lin, li ne estus bankrotinta;
  ii) participadverbo, se la subjektoj identas: *havante pluvombrelo, mi elirus malgraw la pluvo; farinte mian laboron, mi estus trankvila.
IV) Supozo separativa: KROM SE, EKSCEPTE SE: *krom se min retenos grava laboro, mi vizitos vin.
V) Stilo:
 A)
Anstataw
Skribu
*Se ni estus informitaj, ni estus konsentintaj.
*Informite, ni konsentus.
 B) Elipsoj:
  i) Se la subjektoj estas identaj, oni povas ellasi LI, SHI, GHI ESTAS: *Chion venkas la virino, se charma;
  ii) che subjektmalsameco, en intermetita propozicio: *La vinon, se bona, ni trinkos;
  iii) se oni volas esprimi la supozatan volon de la chefpropozicia subjekto: *Helpu, se (vi volas ke) ni estu pretaj. SJhE16; MJh41; PAG§257.
kondiche ke  ne povas esti kun volitivo, char law la difino de PIV SE estas samsignifa kiel KONDICHE KE. *La industrio povos prosperi nur kondiche ke (aw se) la kamparano konsumos ghiajn produktojn. *La industrio povus prosperi nur kondiche ke (aw se) la kamparano konsumus ghiajn produktojn.
Propre, "-", signifanta "kun la kondicho ke", ne estas identa kiel "se". *La cirkonstancaj komplementoj povas transformighi en adverbojn, kondiche nur, ke ties signifo devas esti klara; t.e. kun la sola kondicho ke la signifo devas esti klara. KL118.
Konkludaj propozicioj  Esprimas ion, kio sekvas el la antawa propozicio: DO, PRO TIO, TIAL, SEKVE: *Vi faris la eraron, sekve vi devas ghin ripari. PAG§224.
Konsekvenc-indikaj subpropozicioj
I) Subjunkcioj: TIEL, TIOM, TIAL... KE.
II) Modo:
 A) konsekvenco fakta: indikativo: *La nokto estis tiel malluma, ke li neniom povis vidi;
 B) volo, intenco, ordono: volitivo: *mi volas tiel aranghi la aferon, ke chiuj estu kontentaj;
 C) kondicionalo:
  i) neegalan komparon: (TRO)... OL KE: *Li estas multe pli forta, ol ke vi povus lin venki. *Liaj instrukcioj estas tro konfuzaj, ol ke mi povus min kinfidi al ili;
  ii) neata ago: *Li ne estas tiel lerta, ke li povus tion fari;
  iii) protesto: KIEL DO... (DUM): *Kiel do li estus fininta la laboron, dum li apenaw ghin komencis? *Mi ech ne vidis lin unu fojon, kiel do li estus mia amiko?
III) Verbotempo: absoluta. PAG§265-266; 271.
konsenti  Ne bezoni en chio konsenti, chion kune fari: *Vi ne estas mia edz(in)o. SJhE10.
Konsisto  La suplemento de - indikas la enhavon de la determinato.
I) Speco: *Bukedo DE floroj.
II) Materialo
 A) nedividita: *Statuo EL marmoro.
 B) dividita plurale esprimita: por emfazi
  i) la specon: *Bukedo DE floroj;
  ii) la elektitecon: *Bukedo EL floroj.
III) Mezuro (mezuras la determinaton, >Mezuriteco): *Jara salajro DE tri mil kronoj.
IV) Stato (tuteco, dividiteco, kvalito):
 A) *Spegulo EN tri specoj (=rompita);
 B) EL tri specoj (= farita).
V) Esenco (speciala kvalito, vidpunkto, konsidero): *La problemo DE la senarmigho. PAG§133.
Konsonantoj
[senvocha/vocha]
LABIALAJ
DENTALAJ
GINGIVALAJ
PALATALAJ
VELARAJ
LARINGALA
PLOZIVAJ
p / b
t / d
- / -
- / -
k / g
 - / -
FRIKATIVAJ
f / v
s / z
sh / jh
- / j
hh / -
h / -
AFRIKATAJ
- / -
c / dz
ch / gh
- / -
- / -
- / -
NAZALAJ
- / m
- / n
- / -
- / nj
- / -
 - / -
LIKVIDAJ
- / -
- / r, l
 - / -
- / -
- / -
- / - PAG§22.
kontraw  Estas uzata
I) kun la senco "fronte al, vidalvide al" kaj havas similan signifon ol ANTAW: *Li staras antaw chiuj, starigos sian tendon kontraw...;
II) kun senco almova (nekutima direkto): *Ne karesu la katon kontraw la haroj;
III) por montri la personon trafitan de la eco de la adjektivo: *Afabla kontraw li (>antaw);
IV) por signi movon kiu kuras male al alia movo: *Flugi kontraw vento;
V) por esprimi diferencon indikata per komparacia vorto: *Supereco de homo kontraw bruto ne ekzistas (>antaw);
VI) sintenon
 A) malamikan: *Ankaw shi ne estas indiferenta kontraw li;
 B) neesprimitan: *Kiel li agis kontraw mi, tiel mi agos kontraw li. PAG§§144; 189,3; 190,2aa,I; c,cc; 210; 211.
kontroli  neniam signifas REGI, DIREKTI. PIV.
Kopulaj propozicioj  Oni kunligas du aw plurajn simplajn frazojn
I) sen konjunkcio: *Liaj okuloj brulis, lian vangoj ardis;
II) per unuopaj konjunkcioj: KAJ, ANKAW, KIEL ANKAW, CETERE, KROME, SAME, FINE, NEK, ECH;
III) per duopaj konjunkcioj: KAJ...KAJ, PARTE...PARTE, KIEL...TIEL ANKAW, KIEL...TIEL SAME, NEK..NEK, NE NUR...SED ANKAW, NE SOLE...SED ECH, DES...(MAL)PLI. PAG§221.
Kopulaj verboj
>Predikativo: Subjekta.
Korelativoj
PAG§85; 88.
NEDIFINAJ
MONTRAJ
DEMANDA-RILATAJ
KOLEKTIVAJ
NEGATIVAJ
INDIVIDUO
iu
tiu
kiu
chiu
neniu
KVALITO
ia
tia
kia
chia
nenia
NEWTRAJHO
io
tio
kio
chio
nenio
POSEDO
ies
ties
kies
chies
nenies
LOKO
ie
tie
kie
chie
nenie
TEMPO
iam
tiam
kiam
chiam
neniam
KAWZO
ial
tial
kial
chial
nenial
MANIERO
iel
tiel
kiel
chiel
neniel
KVANTO
iom
tiom
kiom
chiom
neniom
korpo
*Li interesighas chefe pri shia anatomio. SJhE2.
kredi
Ne kredi semplie: *Meti asteriskon, meti piednoton.
Nekredindeco: *Post tiu okazajho li estis forbrulinta tie. Do li shanghis sian terenon.
Mistifikighi, trompighi: enfali. SJhE3; 6; 11.
kritiki  forte: drashi iun
detalojn, ne atendante la tuton: Atenti punktojn kaj komojn. SJhE9; 20.
krom  Signas apartigon, same inkluzivan kiel ekskluzivan:
I) Enkalkulante: *Per pruntodono ofte oni perdas krom sia havo ankaw la amikon.
II) Kun nea vorto, ne enkalkulante: *Mi diras al vi nenion krom la plej pura vero. PAG§199; .
III) Separativa propozicio: *Nenio okazis, krom (tio,) ke mi ricevis malgravan leteron. KL48; PAG§199; 255B1.
  krome  signifas nur "plie", "ankaw", ne "escepte". KL48.
kulpigi  Fingri al iu, al io. SJhE12.
kun
I) kuneco: *Kun lanco en la mano (kunecon neniam povas esprimi akuzativo)
II) kvalito per epiteto: *Seghi kun rompita piedo;
III) karakterizagho: *Libroj kun sama valoro;
IV) maniero, aw kvalito okaza: *Paroli kun elokventeco (>che);
V) estas uzata post adjektivoj de simileco, rilateco: *Analoga kun ghi;
VI) fiktiveco de la adjekto: *Kun shi li vivus feliche (= se kun shi li vivus...)
VII) stato de korpoparto: *Foriri kun longa nazo;
VIII) flanka cirkonstanco (se por la malo oni uzus SEN): *Fermi pordon kun (sen) bruo;
IX) reciprokeco: *Paroli kun iu. Enamighi kun iu (* al iu);
X) simpla gramatika ligilo: *Li falis kun la kapo malsupren (= la kapon malsupren). PAG§§133;144; 185; 198; 200; 201; 205; 211; KL169.
kuracisto  *Pro tiu falo mi devis iri al buchisto. SJhE6.
kvankam  * "ech se": *Ech se (hispane "aunque", france "même si") chiuj min atakos, mi ne cedos. *Mi vidas nenion, kvankam (hisp."y sin embargo", fr. "et pourtant") chio estas luma. KL119.
>Koncedaj subpropozicioj I A i).
Kvantaj komplementoj
>Akuzativo anstataw prepozicio che --.
kvazaw
I) Esprimas similecon de ago al ago de alia: *Konduti kvazaw bruto.
II) Adverbo (= proksimume tiel, lawshajne, iamaniere): *Li kvazaw deliris. Li estis kvazaw ebria. Li estis kvazaw ombro.
III) Subjunkcio de fikcia komparo:
 A) ghi postulas chiam kondicionalon: *Li vokas vin, kvazaw li volus diri ion..
 B) arkaisme, kun indikativo: *Shajnas al mi, kvazaw mi manghas konfitajhojn. LSF75; PAG§205; PIV.
kverelo  *Iom da frikcio. SJhE13.


 
Vortaro
Mallongigoj
A
B
C
Ch
D
E
F
G
Gh
H
Hh
I
J
Jh
K
L
M
N
O
P
R
S
Sh
T
U
V
Z