M

Majuskloj
I) Propraj nomoj.
II) Personigitaj ideoj: *tiu alta morala Forto...
III) Titoloj de socia funkcio, kiam ili antawas personnomon (*Doktoro Zamenhof), aw estas uzataj kiel alvoko (*mi petas, Via Moshto). PAG§39.
mal-
I) *Malhavi * ne havi; maldormi * ne dormi; malutila * senutila; malforta * senforta.
II) Malabunda = malsufich(eg)a.
malafabla = moroza
malalta = basa
malami = hati
malaperi = eklipsighi. *Forblovighis nia shanco. *Forblovighis chiu lia mono. 
malbela = turpa
malbona = mava, misa
malbongusta: banala, kicha, puca, strasa, triviala
maldekstra = liva
maldika = minca
maldiligenta = pigra
maldormi = vigili
maldungi = forigi
malferma (kiu devis esti fermita: *Via pantalono gapas; gapanta bluzo.
malfirma, malstrecha = loza
malforta = febla
malfrua = tarda
malgracia = plumpa
malgrasa = magra
malhela = sombra
malhelpi = impedi, preventi
malhumilo = orgojlo
maljuna = olda
malkuragha = poltrona
mallargha = streta
malkonkordo = diskordo
mallawta = softa
mallonga = breva, kurta
mallumo = tenebro
malpermesi = prohibi
malplena = vaka
malmulta = poka. *Chu vi havas fidon pri tio?    Chu vi volas ankoraw bieron? -Nur guton da
malnova: *Mir mir! Tiu kadavro ankorw bone ludas (pri radio).
malpreciza, malcerta = svaga
malproksima = dista, lontana. *De fore  vidate...
malrapida = lanta
malricha, kompatinda = povra
malsupre = infre
malvarma = frida.- Emocia malvarmo: *Kiam li rakontis tion, mi frostighis. PAG§420; SJhE5; 12;13; 15.
malgraw  Signas koncedan adjekton, kiam temas pri ekstera cirkonstanco: *Mi pacience eltenis malgraw la multaj atakoj (>che, spite). PAG§202.
>Koncedaj subpropozicioj I A ii).
manghajhoj  Grenflokoj.- Hamburgajho.- Pico.- Rapidvorejo. *Ni rapide bekis ion. SJhE5.
manipuli  *Li estas kiel butero en shiaj manoj. Fingr(um)i. SJhE6; 12.
manki
I) Nehavo aw ties sento: indikativo: *Tre mankis al ni, ke vi ne cheestis;
II) neceseco, deziriteco: volitivo: *Nun mankas ankoraw, ke ni farighu virinoj! (la subpropozicio ne estas negacia). PAG§231.
mano  Forko.- Maldekstremana: baborda. SJhE4; 13.
masklo  *Hundomasklo kaj hundino.
>vir-.
Mediala vocho  Transitivaj verboj + -ighi.
La subjekto estas samtempe ankaw la objekto de la ago.
I) Diferenco inter mediala kaj refleksiva: la refleksiva vocho esprimas agon faratan vole; la mediala, agon faratan sen decido de konscia volo: *La shtono rulighas. La knabo rulas sin sur la tapisho.
II) Diferenco inter mediala kaj pasiva: la pasiva vocho subkomprenas aganton; la mediala, ne: *La shtono estas rulata. La shtono rulighas.
III) La komplemento de la medialaj verboj estas
 A) instrumenta PER: *Ne chiam per agho mezurighas sagho;
 B) kawza DE. PAG.
mem  *Prenu mem akvon. PAG§50.
meriti
I) Indikativo: *Li meritis, ke oni lin honoris (Oni honoris lin. Li tion meritis).
II) Volitivo: *Li meritas, ke oni lin honoru (Li havas meriton, por ke oni honoru lin). KL116.
meti  *Mi metos sur min zibelan pelton. Meti shteliston en malliberejon. Meti sur iun la tutan respondecon. Tiu ideo metis lin en bonan humoron.
 *Almeti plumon al chapelo. Shi almetis sian manon al sia busho.
 *Shi antawmetis al ili kokidajhojn.
 *Ili demetis de si siajn dimanchajn vestojn. Demeti sian arogantecon.
 *Li dismetis sian arghentan manghilaron. La shipo dismetas dek mil tonelojn.
 *Elmeti la okulojn kaj vidi nulon. Elmetu mielon, mushoj alflugos. Elmeti substancon al radiado. En kazo de rifuzo vi ne estos elmetata al vana malagrablajho. Li klare elmetis antaw mi sian tutan historion.
 *Enmeti pilolojn en boteleto.
 *Formeti la afero en la keston de forgeso. Formetu tiun antawjughon!
 *Intermeti blankajn foliojn en libro. Tion mi scias, intermetis la princo, sed kial? Ne intermetu vin inter geedzoj.
 *Kunmeti substancoj por reago. La Alpoj shajnis al li kvazaw la kunmetitaj flugiloj de la tero. Li povosciis el shtonoj kaj konkoj kunmeti tutajn shipojn.
 *Primeti la tablon.
 *Mi discipline submetos min al chiuj decidoj de la plimulto.
 *Oni supermetis grandagan tolon super la cirko.
 *Surmeti pansajhon sur vundon. Shi surmetis siajn vestojn.
 *Oni trametas (=tredas) fadenon en kudriltruon.
 *Transmeti oksigenon en la histojn. PIV.
"Mezepoka Esperanto"  "Tiu chi malkovro certe tute konfuzos chiujn esperantologojn, kiuj kredis ghis nun, ke Esperanto estas la verko de Zamenhof. Jen, la embrio de la lingvo ekzistis jam en la mezepoko kaj kashe ghi evoluigis sur ghis nun netrovitaj pergamenoj". C. E. R. Bumy, che LSF136.
-a(j)= -al(y)
-aco= -aceu
ankaw= anch
che = coram
chiu(j)= omn
-ebla= -ibilu
-el= ele
gh= dd, dgh
homo= homno
-i (pronomo)= -ui
-is= -ays
j-= y-
jheti= jectir
kaj= kay (posponita post genitivo)
kk-= ck-
kun= cum
li= llui
-o= -u 
-om= omt
sinjoro= sinioru
-u= -uz, -umz, -utz
unu= un
virgo? virino?= mullyeru. 
-ac-= -at-
-as= -ams, -ats 
ci= tui
-e= -el 
el= ell
(genitivo)= -es
hodiaw= hodies
-i (infinitivo)= -ir
-ig= -ic
-izo= -isu
jugho= jugiu
-k-= -cc-
kiu(j)= chiu(y)
ks= x
k+ vokalo= qu+ vok.
-n-= -nn-
-ojo= -oiu
-os= ors
tiu(n)-chi= istiu(n)ci
w= v
v= w. LSF140.
mi  Kontrawe al la franca lingvo, kiam MI estas kunordita kun aliaj vortoj, oni emas meti ghin antawe: *Mi kaj miaj infanoj.
MI uzighas ankaw kiel substantivo, por signi chies memon: *La animo ekrigardis la frendam kopion de ghia Mi. En tiu funkcio, ghi shajnas nevaria: *Estu kiel vi volas, se mi nur kumprenos kun mi mian "mi". PAG§44.
Minuskloj  Oni skribu per minusklo
1) chiujn nomojn de la tempodivido: *junio, somero, lundo;
2) popolnomojn: *franco, ruso. PAG§39,5.
mis-
I) Erar, malghust, malbon.
II) FUSH- esprimas artan aw metian malperfektecon, dum MIS- signas malbonecon aw erarecon. PAG§368; 427.
mistifiki  *Per tiu rimarko ili sendis min en la arbaron. Sendi en la dezerton. SJhE3.
Modaloj
>Verboj.
modo  Bone sidi.- Ekstradelikata.- Hawtkapulo (skinhead).- Harmonii (kun io).- Kapharoj (hararo).- (Mal)pliemigi etoson.- Modospektaklo.- Posthipio.- Punko.- Razkapulo.- Surhavi (ion).- Surprovi (ion).- Torsnuda
Modoj
>Verboj.
mono  Brililoj, brilajhoj. SJhE6.- *Tiu plano jam kostis al ni faskojn (da biletoj).-Financoj. Fondusoj. SJhE11; 12.
montri  Fingri al iu, al io. SJhE12.
morti
I) *Karlo Delmont? Tiu chielas. *Chieleniri.
II) Mortigi: forigi. Meti en glacion. SJhE8; 12; 14.
Motivrakontaj konjunkcioj  *La infano ne povas iri al la teatro; TIAL (=pro tio) li ploras. *La infano ne povas iri al la teatro, TIAL KE (=char) li ploras.  *La infano ploras, CHAR (=pro tio ke = tial ke) li ne povas iri al la teatro. KL58.
Movo
I) Movo rilate al fiksa loko:
 A) Demovo:
  i) *Mi venas DE la hejmo
  ii) *Trinki EL glaso
  iii) *Li iris FOR DE la domo
  iv) *Oni kuris EKDE la ponto ghis la preghejo.
 B) Tramovo rilate al
  i) punkto: *la diametro kuras TRA la centro de la cirklo
  ii) linio tushita
   a) paralele
    1) parte:
     11) *iri SUR relo
     12) *flugi EN vertikala direkto
    2) tute
     21) sed ne pli: *TRAiri sur shnuro
     22) kaj pludawre: *TRANSiri sur ponto
    3) samdirekte: *naghi LAW la fluo
    4) kontrawdirekte: *flugi KONTRAW vento
   b) perpendikulare: *strechi draton (KRUCE) TRA alia
  iii) ebeno: la movo okazas
   a) inter la randoj
    1) ne tushante ilin: *musho kuras SUR la fenestro
    2) de unu rando al alia: *muso TRAkuris SUR la planko
    3) law la pli longa akso: LAWLONGE SUR
    4) law la pli mallonga: LAWLARGHE SUR
    5) en la kutima direkto: *karesi la katon LAW la haroj
    6) en nekutima direkto: *karesi la katon KONTRAW la haroj
   b) perpendikulare, trapike: *pafi TRA tabulo
  iv) ebeno kune kun la spaco trovighanta super ghi (kampo, arbaro, strato...). Tramovo
   a) ena: *li vagas TRA sablaj dezertoj
   b) lawlonga: *iri SUR strato
   c) lawlargha
    1) *TRANSkuri la straton
    2) *kuri TRANSEN EN la strato
   d) transa
    1) en alia loko, trans tiu chi: *kuri TRANS la strato
    2) ghis alia loko, trans tiu chi: *kuri TRANS la stratoN
  v) spaco: *TRA la ventego la vocho ne awdighas.
 C) Almovo
  i) atinganta la celon:
   a) *iri lernejoN
   b) *kuru AL la arbo kaj alportu frukton
  ii) nur direkte: EN LA DIREKTO DE, DIREKTE AL
  iii) atinganta la celon kaj poste chesanta: *iri GHIS la arbo
II) Movo rilate al tuta pozicio.
 A) Demovo:
  i) *Jakob eliris DE ANTAW sia patro. Eliris DE APUD li chiuj. Shi prenis mian filon DE CHE mi. Foriru DE CHIRKAW la loghejo de Korah. Kampo achetita  DE EL la filoj de Het. Ne forprenighos regbastono DE INTER iliaj piedoj. Oni prenos vian litajhon DE SUB vi. Vocho parolanta al li DE SUPER la fermoplato. Ili ekstermighis DE SUR la tero.
  ii) *Eliris fajro EL ANTAW la Eternulo. Popolo kolektita EL INTER multaj gentoj. Via Dio, kiu elirigis vin EL SUB la jugo. Belaj rakontoj EL TRANS la montoj.
 B) Tramovo rilate al
  i) punkto
   a) apuda: *flugi PRETER turpinto
   b) supra: *TRANSflugi SUPER montpinto
   c) suba: *TRANSnaghi SUB ponto
  ii) linio
   a) apuda
    1) simpla proksimeco: *iri APUD rivero
    2) direkto de la movo: *iri LAW la rivero
    3) la movo komencighis antaw la tramovo kaj dawros plue: *kuri PRETER muro
   b) suba aw supra
    1) paralela:
     11) *iri SUB telefondrato
     12) *flugi SUPER rivero
    2) perpendikulara: TRANSsalti super la reloj
  iii) ebeno
   a) apuda: APUD, PRETER, LAW LA RANDO DE
   b) suba aw supra
    1) de unu rando al alia: *TRArampi SUB la tolo
    2) la movo duras plue: *TRANSflugi SUPER tegmento (* flugi trans tegmenton)
  iv) spaco
   a) apuda: APUD, PRETER, LAW LA SURFACO DE
   b) suba aw supra: kiel che ebeno.
  v) interspaco: *la suno brilis sur lin TRA INTER la branchoj.
 C) Almovo
  i) direkto kaj atingiteco: prepozitiv-akuzativo: *la muso kuris SUB la litoN. Li venis EN la lernejoN. Shi elportis tion EKSTER la urboN. Li kuris INTER la knabojN. Li metis sakon CHIRKAW sian lumboN
  ii) direkto: prepozitiv-prepozitivo: *la muso kuris AL SUB la lito. Mi akompanis lin GHIS EN lia domo. Droni en laboroj GHIS SUPER la oreloj.
III) Slange: restu senmova: *Frostighu! PAG§190-191; SJhE13.
multa  *Multaj homoj (diversaj homoj, chiu aparte) * multe da homoj (granda nombro, kune). FK17n1.
muziko  Afro.- Alternativa.- Bakalao (industria mashinmuziko).- Barbireja kantado.- Bendo-ludilo; sona, bilda, komputila bendo; promen-bendilo.- Blugraso.- Bluso.- Bosanovo.- Brildisko.- Bugio.- Chachao.- Charlestono.- Damna metalroko.- Diskoa muziko.- Disko-ludilo, sona, bilda aw kompulila.- Diskilo, diskoturnilo.- Diskoteko.- Drumo.- Fajrobirdo.- Fokstroto.- Getto-frakasilo.- Gospelmuziko.- Gregoria chanto.- Hardkoro.- Hhoruskanti.- Jhazmuziko.- Jhinglo (jingle: tre mallonga muzikspeco en reklamo aw enkondukajho al radia aw televida programo).- Kantrio (Country).- Lumdisko.- Malrokulo.- Media, etosa muziko (ambient music) = Muzako (muzak).- Metalrokemulo.- Mortmetalo.- Muzikalo (musical).- Muzik-grupo.- Ojo (oi (music): muzikstilo ligita al hawtkapuloj).- Popo.- Poshdiskilo, per kiu oni povas awzkulti lumdiskon per du awdiletoj..- Punko.- Repo (rap).- Ritmenbluso.- Rok-bando.- Rokenrolstilo.- Rokemulo.- Rokulo.- Rokstelo.- Rompdanco.- Slami (jhetfrapi: slam).- Slovo.- Strato-bruilo.- Svingo (swing).- Shtonroko (hard rock).- Shlagro (lawmoda melodio).- Trashmetalo, trashdanco.- Tvisto (twist).


 
Vortaro
Mallongigoj
A
B
C
Ch
D
E
F
G
Gh
H
Hh
I
J
Jh
K
L
M
N
O
P
R
S
Sh
T
U
V
Z