N

naski  *Li sentis sin tiel malfelicha, ke li malbenis la tagon en kiu li estis naskita = en kiu oni estis naskinta lin = en kiu li estis naskighinta.- Same oni povus diri: *La tagon en kiu li estis naskata = la tagon en kiu li naskighis = en kiu oni naskis lin. KL86.
nazo  *Mia flarilo estas shtopita. SJhE12.
ne  *Neniu devas tion scii, mia frato ankaw ne.- Pagu kaj mi helpos; se ne, ne. PAG§91B.
  ne-  Che la verboj kun "-ig" aw "-igh" la signifo estas alia se oni uzas "ne" adverbe aw prefikse: *ne ebligi (= ne fari ebla); neebligi (=fari neebla). KL140.
nek
I) Chefe uzata korelative kun alia NEK: *Restas nek konsilo nek konsolo.
II) Ligas du propoziciojn, kiam en la unua enestas negacio: *Ne helpas plendo nek ploro kontraw kreditoro.
III) Oni ne ghin uzas post SEN: *strangaj kreskajhoj sen tero kaj bazo. PAG§123.
nenia, neniu  Se oni elektas el limigita nombro oni uzu -u; se el nelimita, -a: *Chu vi bezonas chambristinon aw kuiristinon? -Mi bezonas nenian servistinon. *Chu vi vidis la junan servistinon aw la maljunan? -Mi vidis neniun servistinon. PAG§85B3.
neniam  *Atendi ghis la tago de la sankta neniamo. KL53.
Neologismoj
I) Chiu oficiala radiko estas neshanghebla.
II) Novajn vortojn enkonduku nur, kiu
 A) funde konas la lingvon,
 B) konas lingvojn krom la sia,
 C) havas: viglan lingvosenton kaj
 D) senton pri la gusto de Esperanto.
III) La sorto de neologismo dependas
 A) de la awtoritato de la verkisto kaj
 B) de la valoro de la verko. LSF55.
Nerekta parolo  Por transformi rektan parolon en nerektan,
I) oni ghin enkondukas
 A) per KE
 B) per nenia subjunkcio (rekta parolo libera: *Sencese li ripetadis plendojn al sia patrino: la laboro estas malfacila...);
II) oni transformas chiujn pronomojn personajn aw posedajn de unua aw dua persono en pronomojn de tria persono.
III) Sed oni shanghas nek la tempojn, nek la modojn de la cititaj propozicioj: *Li diris: mi estas laca = li diris, ke li estas laca.
IV) SI kaj SIA rilatas
 A) chiam al la subjekto de la subpropozicio, en kiu ili staras: *Li plendis, ke lia amiko ne redonis al li la libron (= li plendis: mia amiko ne redonis al mi la libron);
 B) al la subjekto de la chefpropozicio nur, se ghi identas kun la subpropozicia subjekto: *li diris, ke li retrovis sian libron. PAG§234.
nervoza  Havi formikojn en la pantalono, kalsono. SJhE13.
-njo  Njo-knabo. PAG§415.
Nombroj
>Numeraloj.
Nominativo
>Apozicio, Predikativo.
Nova Erao  Bavado (Stato de sendroga dependulo).- Estas sufiche ..., dankon.- (Awtenta, energia, varmega) etosego.- Drogdependulo.- Drogo.- Drogshakristo.- Eksterterulo (ET).- Enpiki (injekti drogon).- Fresha (cool).- Ghisosti.- Horso (Heroino).- Huligano.- Ili estas liberaj, evidente.- Liberigi grandan energion.- La lingvo lawmode "verbas".- Lobii.- Mi komprenas kaj respektas.- Narko.- Psikedela.- Sekso, drogo kaj rokenrolo.- Sen hhemiajhoj.- Stuporigaj substancoj, stuporigiloj.- Subgrunda.- Tohuo, Towfuo, Tofuo.- Toksighemulo.- Transtomba (amo).
nul(o)  *Nulo da horoj. La ekflugo okazos je nul horo kaj dek kvin minutoj. PAG§86.
Numeraloj
  Skribreguloj
I) Oni skribas per unu vorto la nombrojn, kiuj multiplikas unu la alian, kaj aparte tiujn, kiuj adiciighas unu al la alia: *Kvar kaj dek ok faras dudek du.
II) Tamen oni aparte skribas la multiplikantojn de miloj kaj supre: *Ghis pasos du mil tricent vesperoj.
III) La vicmontraj numeraloj, de UNU ghis NAW, se antawirataj nur de unu nombrovorto, ligighas al chi tiu per streketo: *dek-unua, sescent-unua.
IV) Sed *la jaro mil sepcent tridek dua.
V) En la frakciaj nombroj, chiuj elementoj estas ligitaj per streketo: *tricent-sesdek-kvinono (1/365). PAG§86.
  Formuloj
5 + 3 = 8 Kvin plus tri faras ok. Kvin kaj tri estas ok.
10 - 6 = 4 Dek minus ses faras / estas kvar.
3 x 5 = 15 Tri (obligate) per kvin faras dek vin. Trioble kvin faras / estas dek kvin
33  |6
 3   5
Tridek tri dividate per ses faras kvin, restas tri.
Sesone tridek tri estas kvin, restas tri.
3 / 7 Tri sur sep. Tri seponoj.
30 km / h 30 kilometroj hore, en, je, por, sur horo.
30 % Tridek el cento. Tridek procentoj.
3,08 Tri komo nul ok.
24 = 16 La kvara potenco de du estas dek ses; levi 2 al la 4a potenco.
La kvadrata radiko de du estas...
La kvarapotenca radiko de sescent dudek kvin estas kvin.
2 : 4 = 1 : 2 Du rilatas al kvar, kiel unu al du. En proporcio du al kvar.
3! Faktorialo tri.
Integralo de x, de a  ghis bo..
  Bazaj
*260817: Ducent sesdek mil okcent dek sep. KL63; 71; PAG§87; 207.
  Disdividaj:  PO  estas kvanta prepozicio, kiu esprimas apartigon, kun la ghenerala signifo "en egalaj partoj konsistantaj el".
*La infanoj pafis la raketojn duope aw triope (= du aw tri infanoj kune) * La infanoj pafis la raketojn po du aw po tri (raketoj) (= du aw tri raketojn chiu, au chiufoje). *Oni pagis por 1/2 Kg. 200 markojn; t. e., po 400 markoj por Kg.  *Li disdonis po tri pomoj al la infanoj. Li disdonis, po tri, pomojn al la infanoj. *La shnuro kostas po du frankoj por metro. Ghi kostas po neniom. Ghi kostas po tiom, kiom la kablo.
Oni povas uzi PO kiel adverbon aw kiel predikativon: *Ni ricevis leterojn kaj mendojn po miloj (ne milope). *Ili ricevis poan korbon da pomoj. KL67; 68; PAG§87.
->Nekorekta estas PO, malgraw la elzemploj de Plena Vortaro, en okazoj kiel *posekunda rapideco, *pomonata salajro ktp., char la distribuatajho estas ja la rapideco aw la salajro, ne la sekundoj aw la monatoj. 0010Eo202.
  Frakciaj
I) *El tiuj chi verkoj mi legis apenaw la kvinonon. Du kaj duonan horojn poste.
La suplementojn de frakcia substantivo enkondukas DE kaj ne DA.
II) Chiuj frakciaj numeraloj povas prefiksighi: *Duonlitro, duonhoro. KL64; PAG§87D; 425.
III) >Duon-
  Kolektivaj
I) -OP estas uzebla nur kiel adverbo, t.e., kiel faro de la subjekto. *Kiomope oni povas uzi la lifton? Multope ni pli frue finos la laboron ol unuope.
II) triopa = trio-a; multope = multo-e. KL66; 68; PAG§435.
  Multiplikaj  *Kiomoble kvin estas tridek? Sesoble.
  Substantivaj  *Mi legis dudekon da paghoj.
  Vicmontraj  Estas uzataj por montri la vicon de io ajn en serio: do, por difini la paghojn aw chapitrojn de libro, la vicon de persono en klaso, dinastio k.t.p. *Je kioma horo vi ghisvenis? -Je la kvara. *Kiome parolos tiu oratoro? -Li parolos trie: unue parolos la prezidanto, kaj due tiu sinjorino, kiu sidas apud li. PAG§87 B.
  Akuzativo  *La koncerto dawris chirkaw tri horojn = ghi dawris horojn, chirkaw tri.  Doni po kvin dolarojn = doni dolarojn po kvin. PAG§87.
  Esprimoj  *Mi achetis du panojn chiun trian tagon.  *Ni laboras tri tagojn el ses.
Grandega: *Astronomiaj  sumoj. Facilanime uzi grandajn nombrojn: *Li studisastronomion. SJhE3.
nun  *La junuloj estas nuntage postulemaj. KAR120.
nur, sola
  nur  (ne iu alia) staras chiam antaw la vorto, al kiu ghi rilatas.
I) Ne pli ol: *Nur du homoj venis;
II) Ne pli (mal)frue: *Li venos nur dimanche (ne pli frue) * Li venos sole dimanche (en neniu alia tago).
  nura  (ne io alia) ne signifas SOLA, UNUNURA, UNIKA, sed ghi esprimas senesceptecon aw senmiksecon, do ghia senco estas preskaw "pura": *Li faris tion el nura kaprico. PAG§90.
  sola  (ne kun iu alia) Ne akompanata, ne estanta kun alia. PIV.


 
Vortaro
Mallongigoj
A
B
C
Ch
D
E
F
G
Gh
H
Hh
I
J
Jh
K
L
M
N
O
P
R
S
Sh
T
U
V
Z