O
-o = 'o-o. Signifas "kio estas, ekzistas": sole
substantivon.
I) Kun radiko substantiva ghi esprimas objekton aw koncepton
(*homo, scienco);
II) kun radiko adjektiva:
A) kvaliton aw abstraktajhon (*bono, belo);
B) sed, helpe de la kunteksto, ghi povas signi:
a) konkretajhon (*mi vidis multajn belojn = belajhojn);
b) individuon (*mia belo = belulo);
c) agon (*dum rapido = rapidado);
d) karakteriza kvalito (*la belo (=beleco) de
virino))
III) kun radiko verba:
A) nomon de ago (*skribo, mangho);
B) sed, helpe de la kunteksto, ghi povas signifi
a) konkretan manifestighon, aw la objekton de
la ago (*belaj konstruoj = konstruajhoj);
b) abstraktajhon (*amo). La nomon de la aktuala
ago oni esprimas per -ADO: *amado, dancado). LSF21-22; PAG§286.
-ojn, -ajn Stilo: por eviti tro oftan
aperon de la finajhoj -ojn kaj -ajn:
I) -aro. *Multajn temojn li instruis al mi >vastan temaron
li instruis al mi; pri multaj temoj li instruis min.
II) -ado. *Li ne elportis shiajn oftajn kritikojn >li
ne elportis shian oftan kritikadon. MJh39.
objekto Aferajho. SJhE1.
Objekto
I) estas la afero, kiu estas trafita de la ago, kiun
plenumas la subjekto.
II) Stilo: oni akcentas la o-on antawmetante ghin al
la subjekto plus predikato: *Grandan chagrenon vi faris al mi. PAG§25;
274.
okazi Ebleco: *Tiu ebleco elfalis.
Ne esti disponebla: *La chefa kantistino elfalis
pro malsanigho.
Ne okazi: *Pro malsano de la instruisto, la leciono elfalis.-
*Kiam ni esploris la konsekvencojn, lia propono trafalis.
Okazajho konsterna: *Tio estas bombo sub la estrara
propono.
Rezulto: *Tio povas elfali pli aw malpli bone.-
*La kvanto de la reagoj iom kontrawfalis. SJhE5; 11.
okuloj Brililoj, brilajhoj.
Senesprimaj: fishe rigardi. SJhE6; 12.
okulvitroj Biciklo.- *Li rigardardis
al ni serioze, tra siaj dikaj fenestroj... SJhE5; 11.
ol Estas uzata post chiuj neegalecaj komparativoj:
*Kun la tempo, la formo de la lingvo eble estos alia, ol tiu, pri kiu ni
nun laboras. *Char tiu nocio de konateco estas io tro ghenerala, ol ke
ghi sufichu... PAG§76; 145.
oni *Al la busho de oni neniu povas ordoni.
PAG§48.
Ordonaj propozicioj
I) Ordono
A) volitivo: *Venu, amiko
B) infinitivo
i) administra: *Skribi preslitere;
ii) emfaza: *Estingi chiujn lampojn!
C) milda: kun ghentilecaj formuloj: *Bonvolu; mi
volus ke; mi dezirus ke, estu tiel kompleza, kaj... .
II) Malpermeso: NE +
A) volitivo: *Ne iru tien!
B) infinitivo: *Ne ekpepi!
C) milda: *Gardu vin, ke; atentu, ke; mi avertas,
ke... . PAG§216.
ordoni Ghia objekto estas ghenerale neesprimita,
se akompanata de infinitivo: *Ahhashveros ordonis venigi al li la reghinon
Vashti. > sendi. PAG§155.
organizi law ne tute aw tute ne oficiala
vojo: *Mi aranghos kelkajn ekzemplerojn por vi.
origino *Chiuj tiuj sugestoj venas el la sama
fabriko.
SJhE11.
Origino La suplemento de - indikas la devenon
de la determinato:
I) Awtoro:
A) *Poemo DE Baghy;
B) *Poemo EL (la verkoj de) Heine.
II) Art- aw produktspeco: *Majstrajho DE industrio kaj
bongusto.
III) Deveno:
A) Fonto, loko, tempo: *Akvo EL puto.
B) Propraj nomoj
i) Loko aw naskigho: *Tomaso EL Akvino
ii) Nobeloj: *Francisko DE Moor. La duko de Brunsvigo.
Sinjoro de la Dandinière.
IV) Elektmaterialo:
A) Apartigo el aro, kolektivo, kvanto: *Osto EL
miaj ostoj kaj karno EL mia karno.
B) Distinga elekto: la determinato estas la plej
altranga en sia speco.
i) *Dio DE la Dioj kaj Sinjoro DE la Sinjoroj.
ii) *Miraklo SUPER mirakloj.
C) Sendistinga elekto:
i) *Unu INTER pluraj.
ii) *Unu homo EL INTER la homoj. PAG§133.