R

Radikoj  Radikoj jam estas vortoj. Nuda radiko kiel prepozicio: *Dank li ni havas nun... Kp. kulp, help. SJhE8.
Konsekvenco estas, ke oni ne povas diri france "ma sœur est idiot", sed devige "ma sœur est idiote". Inverse, en esperanto, tite ghusta estas la dirmaniero "mia fratino estas idioto" (kun "idiotino", la frazo ne estas lingve erara, sed stile malbona, pro la senutila rediro de in).
Iam Claude Piron (1931-2008) amuzighis per la verkado de la jena letero: Ulego mia! Inda kvazawido de mia praeco! Duonduopo de mia adado! Kiam via umajho ekcheis al mi, mi eke humis, poste ohois, jen bais, jen eheis, eble ech ejis aw hihiis, jen kaj jen hurais, tiam kaj iam papais, sed neniam fufufuis. Doas, ke tia umajho ne endigas, ke oni veu aw huju, chu? Kial, pro la ecoj de la ajho, fiule beachi aw ojachi kiel  fineniindulacho? 0905Eo104.
Radikrimo  aw Aborta rimo. La radikoj interrimas, sed la finajhoj ighas malsamaj: *superbela-angheloj, lando-grandaj. Ghi ne estas rimo: tawgas maksimume por internaj rimoj: *Agordas kordojn de l' liut'... / Jen, larme svarmas rim' post rim'... / Modeste festas ritma danc'... (Baghy: Stranga danco). LSF107.
rajto
*Kupono ne estas varo (havi rajton pri io ne suvichas, oni devas realigi sian rajton). SJhE22
.
rakonti
I) *Post iom da instigo li (el)balbutis la detalojn de la plano.
II) Nekredabla rakonto: fishkaptista rakonto. SJhE4; 12.
III) Rakontanta unu aferon al iuj kaj alian version al aliaj: Dulanga. SJhE22.
Reciprokeco  Oni esprimas la reciprokeco per la adverbo "reciproke": *Ni kombas nin reciproke.- La esprimo "unu la alian" ne respondas al la logika strukturo de la lingvo: "unu" estas nur baza numeralo: *Vi devas ami (helpi, konsoli) vin reciproke. KL44; 70.
Refleksivoj
  si, sia  Reprezentas la triapersonan subjekton en la interno de la propozicio.
I) Estas uzata nur rilate kun la 3a persono de la singularo aw la pluralo.
II) EN SI, PER SI (MEM) kaj INTER SI estas rigardataj kiel unu sola adverbo.
III) Anstatawas aw rilatas la subjekton de la ago plej proksime esprimita per
 A) predikata verbo:
  i) finitivo: *Mia frato diris al Stefano, ke li amas min pli ol sin mem;
  ii) infinitivo: *Li ne sciis kion fari pri sia chapelo;
 B) nepredikata verbo:
  i) infinitivo: *La mastro de Ezopo lin sendis al la kampoj por forigi de si (= por ke la mastro forigu) objekton tiel malcharman * la mastro de Ezopo lin sendis al la kampoj alporti al li (=por ke Ezopo alportu) la farmopagon.
   a) la subjekto estas la chefverba subjekto: *Shi deziras paroli kun vi en sia chambro;
   b) la subjekto estas la chefverba objekto:
    1) aktiva: *Saul ne lasis lin reiri al la domo de sia patro;
    2) pasiva aw pasiva signifo: oni rigardas la subjekton kaj ne la aganton: *Shi deziris matene ne esti ghenata de siaj amikoj. Karlo ne lasis sin bati (=esti batita) de sia fratino;
    3) LASI kaj faktitivaj verboj: oni rigardas la subjekton de LASI aw la faktitivo: *Ili ne tre volis lasi al si piedpremi la ventron;
   c) la infinitivo dependas de substantivo aw adjektivo: *400 spesmiloj kaj la permeso havi kun si malgrandan nevinon;
   d) sendifina subjekto: *Koni sin men estas malfacile.
  ii) participo:
   a) adverboforma: *Shi kantadis melodiajn kantojn, dangheron sian tute ne sentante;
   b) adjektivoforma:
    1) aktiva: *Lia fratino malkovris al li la koron de la memvole sin forpelinta filino;
    2) pasiva: oni rigardas la gramatikan subjekton de la participo: *hontigita de la trankvileco de sia edzino, la bankiero eliris;
   c) neesprimita subjekto: *Sin mem konanta reghon valoras;
 C) verbradika substantivo:
  i) ad-substantivoj:
   a) subjekto esprimita
    1) per posesivo: *Pawlo amis Martan, kaj konsciis sian amon al si (de P. al P.);
    2) per subjekta suplemento: *Pawlo amis Martan, kaj konsciis pri la amo de shi al si (de M. al M.);
    3) per objekta aw adjekta suplemento: *Mi ne komprenas lian fidon al si (de Pawlo al Pawlo: P. fidas P-n);
   b) subjekto neesprimita: *Shparo de sia mono estas pli efika rimedo por ghin perdi;
  ii) estas rigardataj ne kiel ad-, sed kiel ajh-substantivoj, kaj sekve ne influas la uzon de la refleksivo:
   a) substantivigitaj participoj: *La awtoro shajne mokas la legantojn de sia libro;
   b) adjektivoj substantive uzataj: *Tiu Maja stango certe ne havas similan (= similajhon) al si sur la tuta tero;
 D) verbradika adjektivo: *Li volis viziti tiun muzeon faman pro siaj pentrajhoj (de la muzeo)
 E) subkomprenata predikato:
  i) *Chiu angulo (estu) kun SIA sanktulo;
  ii) *Al chiu frato (donu) LIAN parton.
IV) Kun -igi: resendas ne al la subjekto de la kawzata ago, sed al la subjekto de -igi: * Ili lernigis sian langon paroli malveron.
V) Kiam la senco tion ebligas, la refleksivo povas akiri nuancon de reciprokeco: *Li kisis shin kaj ili kisis sin. PAG§119C1b; 159-163.
>ties.
  sia  estas uzata nur rilate kun 3a persono.
I) Resendas al la subjekto: ghi ne povas do esti mem subjekto aw determini subjekton: *Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn. *Aw shi, aw shia servistino estas kulpa. *La mastro kun sia amiko promenis en la parko.
II) Kun u-finajhan pronomoj: triapersonaj oni rigardas la u-finajhajn pronomojn, kiam ili reprezentas unu personon el inter pluraj individuoj signitaj per NI aw VI: *Tiu aw tiu inter vi perfidos sian majstron. *Iuj el ni ne ricevis sian porcion.
  nia, via, sia
I) NIA aw VIA rilatas al la tuta grupo reprezentita per NI aw VI: *iu el ni alportos nian panon.
II) KIU reprezentas la saman personon kiel la reprezentato: *Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidanton.
III) En kunmeto, SIA- rilatas nur kun la 3a persono: *Chiu forvagis siaflanken; atendu, ghis mi miaparte decidos. PAG§160.
Rekta parolo  Oni citas vortojn precize kiel tiu ilin diris.
I) Frazo citanta
 A) antawmetita: sekvas DUPUNKTO;
 B) intermetita:
  i) HALTOSTREKOJ
  ii) KOMOJ, precipe se la citita parolo estas metita inter citiloj;
 C) postmetita: antawas
  i) HALTOSTREKO
  ii) KOMO, post ferma citilo.
 D) Vortordo en B) kaj C):
  i) la subjekto estas substantivo: la predikato antawas ghin: *"Kelkajn centojn da funtoj?", diris la kliento;
  ii) la subjekto estas pronomo persona: seninversa: *"Ho, jes", shi respondis.
II) Frazo citata:
 A) inter CITILOJ;
 B) en noveloj, oni komencas la alineon per HALTOSTREKO: *-Miaj sinjoroj -shi ekparolis-, tre urgha afero... . PAG§227.
responda
I) *Agho responda (= tawga) por edzinigho;
II) *Tiuj informoj ne estas respondaj al (=kongruaj kun) la miaj;
III) *Pri tio vi estas responda antaw Dio. PAG§144.
ricevi  Regule ricevi: *Li abonas belartajn premiojn. SJhE1.
ridi  Ekridegi: eksplodi. SJhE10.
Rilataj subpropozicioj  Ili rilatas per rilatpronomo al la respektiva frazelemento, kiun ili anstatawas, kaj kiu estas ofte anoncita en la chefpropozicio per demonstrativo ellasebla, se ghi havas la saman kazon aw prepozicion kiel la subpropozicia rilatpronomo: *Faru (tion), kion mi ordonis; kiu nenion havas, (tiu) nenion povas perdi.
I) Subjektaj:
 A) modo: indikativo aw kondicionalo, law la senco: *Tiu, kiu tion dirus, certe ne mensogus.
 B) Se en la chefpropozicio trovighas adjektivo predikata, ghi ne alprenas adverban formon post la ellaso de la demonstrativo: *Ne povas esti komika (tio), kio estas plorinda.
II) Objektaj:
 A) Ilin regule anoncas chefpropozicia demonstrativo: *Faru tion, kio al vi plachas.
 B) Nun el la par-elementoj TION-KION oni povas ellasi la demonstrativon: *Faru, kion mi ordonis.
III) De nerekta objekto: demonstrativojn
 A) oni plejofte konservas: *Donu la libron al tiu, kiu venas por ghin forporti;
 B) oni povas ellasi ilin, se la demonstrativo kaj la rilatpronomo havas la saman prepozicion: *Donu la libron al kiu vi ghin promesis.
IV) Predikativaj. Subjunkcioj: rilatpronomoj: *Li estas (tiu), kiu vin savis.
V) Epitetaj:
 A) rektaj: havas la funkcion de adjektiva epiteto.
  i) Kelkfoje, estas elipsita la substantivo post adjektivo kun superlativa senco;
   a) se la substantivo signas ajhon, la rilatpronomo estas KIO: *La sola, kion mi timis, estis ke...;
   b) se estas persono, KIU: *La lasta, kiun mi timas, estas li.
  ii) Modo:
   a) ghenerale, indikativo: *La homo, kiu vin vizitis, estas mia amiko; mi ne trovas la arbon, kiu estas signita;
   b) kondicionalo, se
    1) la chefpropozicio neas la plenan ekziston, aw demandas pri la ekzisto de tio, al kiu rilatas la subpropozicio: *Chio mankas, kio necesus;
    2) se la chefpropozicio neas la ekziston aw cheeston aw demandas pri la ekzisto aw cheesto de io, kies ekzisto aw cheesto ebligus la efektivigon de la ago esprimita en la subpropozicio: *Vi ne awdis liajn argumentojn, kiuj vin certe konvinkus;
    3) oni povas subkompreni supozan subpropozicion: *Mi vidis juvelon, kiun volonte mi achetus (se mi povus);
    4) la chefpredikataj verboj estas SERCHI kaj PROPONI: *Li devas serchi fortan brakon, kiu lin povus helpi;
   c) volitivo, law la senco: *La awtoro, kies granda fervoro estu sincere lawdata, amasigis en sia libro multegan materialon.
 B) Nerektaj: havas la funkcion de suplemento apud iu chefpropozicia substantivo: *Kiu tro multe promesas, ties parolon ne kredu.
VI) Situaciaj
 A) societaj: *Jen li venas kun tiu, kiun ni atendas;
 B) separativaj: *Neniu venis krom tiu, kiun neniu atendis.
VII) Koncedaj: rilativo kun AJN.
 A) realaj: *Kiel ajn li fanfaronas, li estas sentawgulo;
 B) teoriaj: *Kiel ajn lerte oni mensogas, fine tamen oni estos senmaskigita;
 C) eblaj: *Kian ajn prezon oni proponos, mi ne vendos la domon;
 D) fiktivaj: *Kiel ajn vi estus peteginta, li estus vin rifuzinta.
VIII) Manier-indikaj:
 A) (TIEL, TIAMANIERE) KIEL: *Li vivas, kiel al li plachas;
 B) Stilo: *Li vivas law sia placho.
IX) Inform-indikaj:
 A) KIEL: *Kiel mi awdis, li mortis;
 B) LAW TIO, KION: *Law tio, kion mi awdis, li mortis.
 C) KIOM: *Kiom mi scias, li fiaskis pri tiu entrepreno.
X) Instrument-indikaj: *Li defendis lin per tio, kio trafis en lian manon.
XI) Verbotempo: absoluta. PAG§228; 230; 232; 233; 235; 236; 239; 242; 255; 258; 261; 264; 271.
Rimarangho
Duona rimo: - a - a
Para rimo: aa bb cc
Alterna rimo, aw krucrimo: abab
Chirkawprena rimo: abba
Mezrimo: kiam la unua duono de verso rimas kun la dua
Krochrimo: aac bbc.
Soneto: abba abba (aw abba cddc) + du verstrioj kun variaj rimaranghoj
Tercino: aba bcb cdc ktp.
Okverso, aw okversa stanco: abababcc.
Rondelo: ABba abAB abba A (La majusklaj literoj signas samajn versliniojn).
Rimo  Esenco de rimo: sama sonoro de malsamaj vortoj.
Rimo konsistanta nur el gramatikaj finighoj estas foriginda.
I) >Pura rimo: sameco de chiuj akcentaj kaj postakcentaj vokaloj kaj konsonantoj.
II) >Rimoido: sameco de chiuj akcentaj kaj postakcentaj vokaloj, pli malpli granda malsameco de konsonantoj.
|ina: akcento sur la antawlasta silabo |(granda-landa);
|vira: akcento sur la lasta silabo |(pord'-kord')
 III) >Agordo: sameco de chiuj samelementoj escepte la akcentitan vokalon.
IV) >Radikrimo, aw aborta rimo: pura interrimado de la radikoj, vokala kaj konsonanta malsameco de la finajho. LSF93.
Rimoido  La akcenta kaj postakcenta vokaloj estas la samaj, sed la konsonantoj pli-malpli diferencas. De la grado de tiu diferenco dependas la rimefekto de la rimoidoj.
>Parencrimoj, Pluskonsonanta rimo, Preskawrimo, Transkura rimo, Asonanco vokala.
Rimvaloro:
Parencrimo.
Pluskonsonanta rimo
Transkura rimo
Kombina asonanco
 Senghene uzeblaj anstataw pura rimo
Milda asonanco
Inversa rimo
Preskawrimo
Oni uzu tre spare, nur en ekstrema neceso
Elsonora asonanco Sole en la traduko de asonancitaj poemoj
Kruda asonanco
Psewdoasonanco
Neniam. LSF95.
Ripetigho
I) Anstataw "legis ghin" kaj "aplikos ghin" ni skribis: "ghin legis" kaj "ghin aplikos". Tion ni faris por eviti, ke la ripetigho de "ghin" shoku la orelojn. En "mi legis ghin" kaj "la gvidantoj lerte aplikos ghin", la vorto "ghin" staras en la sunlumo, sed en "mi ghin legis" kaj "la gvidantoj ghin lerte aplikos", oni apenaw rimarkas tiun vorton, char ghi staras "en la ombro".
II) Oni evitu komenci kelkajn sinksekvajn frazojn per la samaj aw similsonaj vortoj.
III) Law ebloj kiuj prezentighas por tio, oni povas eviti malbele sonantajn ripetighojn kaj rimojn:
 A) donante al la koncernaj vortoj alian lokon, kie ili ne ricevas akcenton;
 B) anstatawigante ilin per sinonimoj;
 C) forigante ilin. NeT11; 19.
Ritmo
-: silabo longa, aw akcentita; U: silabo mallonga, aw senakcenta
jambo:    U- spondeo:    - - trokeo:  - U
anapesto: U U - amfibrako: U - U daktilo: - U U
Heksametro: daktilo aw spondeo + daktilo aw spondeo + daktilo aw spondeo ||  daktilo aw spondeo +  daktilo + 6 spondeo aw trokeo. LSF122.
rubo  Paperkorbo, rubujo: *Metu lin en la rondan (kvadratan) arhhivon! SJhE3.


 
Vortaro
Mallongigoj
A
B
C
Ch
D
E
F
G
Gh
H
Hh
I
J
Jh
K
L
M
N
O
P
R
S
Sh
T
U
V
Z

 
   2009 09 24