S

sakroj  Bugri.- Churo (homa spermo).- Damne.- Diable, Fek', Fekulo.- Fiki.- Forfikighu.- Fotri (fiki).- Frandzo (pichon leki).- Furzi.- Ilin forprenu la diablo, Iru al la diablo, Iru al la infero.- Kreteno.- Merdo(n).- Midzo (kacon suchi).- Porko.- Putine.- Putinido
Sanskritaj radikoj  Normaj formoj preferindaj al kelkaj PIVaj fushformoj okulfrapaj: ahimsao, ashokao (bodhi-arbo, brahmano (= Absoluto), atmano, bodhio, bodhisatvao, darmao, hinajanao, jogao, karmao, kshatrijao, lingao, lingamo, mahajanao, maharaghao, mahatmao, mantrao, narakao, nirvanao, pariao, ragao, ragho (= imperio), raghao / rajhao, sangao, sutrao, shudrao, tantrao, vaishjao, vedaa, vedantao. Eugène de Zilah, "La jogaisto kaj la komisaroj" 000315LG
scienc-fikcio  Androido.- Cibero.- Funelo sonokaptila.- Optika kamerao.- Roboto
scipovi  ...tiu aberacia verbo SCIPOVI (aw POVOSCII!). 9612Mto17.-
sekura  Nesekura: *Tio estas fluganta cherko. SJhE8.
sen  indikas
I) la substantivan suplementon de seneco: *Akuzativo sen prepozicio;
II) simplan mankon: *Sen fajro ne brulas ech pajlo;
III) + kondicionalo: supozitezon: *Sen via helpo mi ne estus povinta sukcesi;
IV) + indikativo: faktecon: *Sen via helpo mi ne povis sukcesi.
V) flankan cirkonstancon (se por la malo oni uzus KUN): *Fermi pordon sen bruo.
VI) *Eterna nokto sen pensado KAJ songhado shin atendis. PAG§§133; 199; 199; 205; PIV.
> Eraroj.
  seni  malhavi aw senti la mankon de io. PAG§401.
senco, senso, senti
I) *La senco de ambaw vortoj estas malsama. Du fortoj povas havi unu saman direkton kaj du malsamajn sencojn. Pozitiva, negativa senco.
II) *Oni ordinare atribuas al la homoj kvin sensojn.
III) *Tra la dudek matracoj shi sentis la pizon. Che li precipe akrigita estis la sento (=II) de awdado. Agrabla sento de varmo. Lia vizagho povis esprimi chiujn sentojn. Volo kaj sento faras pli, ol prudento. PIV.
sendi
Ghia objekto estas ghenerale neesprimita, se akompanata de infinitivo: *Mi sendos venigi kuracistojn > ordoni. PAG§155.
si, sia  > Refleksivoj
sidi  *Kiel bonege ili sidas! FK21.
silenti
I) *Fermu bekon! *Trinku vian bieron!- *Chu vi havas bileton? (kial vi enmiksighas?).- *Glutu vian langon!
II) Bedawri ke oni ne silentis pri io: *Dirinte tion, li preferus gluti sian langon. SJhE5; 14.
Simpla pura rimo  Chiuj rimelementoj (akcenta vokalo kaj postakcenta parto) estas la sama. LSF94.
Singularo  Kiam temas pri pluro da aferoj po unu posedataj de pluraj personoj, oni uzas la singularon: *La tajpistinoj komencis vigle tawzi sian mashinon. PAG§33B3.
> pli ol unu.
skribi  malfacile legeble: *Mi neniam sukcesas dechifri tiujn viajn hieroglifojn. SJhE15.
soifa  Drenita. SJhE9.
Sonkombinoj  Per uzado de participoj, per kuntiro de frazoj, per apliko de sinonimoj kaj per diversaj aliaj manieroj oni povas eviti malbelajn sonkombinojn kaj malmultigi tro ofte uzatajn sonojn kaj vortojn, aw fari ilin malpli orelfrapaj.
Anstataw
Skribi
Shi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ghis chio komencis turnighi chirkaw shi kaj shi shancelighante serchis apogon. La maljuna virino kaptis shin ghustatempe kaj sidigis shin sur segho.
Shi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ghis kiam shi eksentis kapturnighon; shancelighante, shi serchis apogon. Ghustatempe la maljuna virino shin kaptis kaj sidigis sur segho. NeT10.
spite  *Spite -n, spite de, spite al, spit'al. Signas koncedan adjekton che intensa, obstina malgraweco: *Spite chiujn argumentojn (=spite de...) li rifuzis. PAG§202.
Stato  > Akuzativo, II B).
stomako  *Ni ekiris kun malplena barelo. SJhE4.
strangajho  *Tiajn cirkajhojn faru hejme! SJhE7.
sub  signifas
I) lokon pli malalta ol la nivelo, ol la supreo de: *Sub akvo, tero, maro;
II) funkcion: *Pritrakti sub la titolo de;
III) devigon: *Fari ion sub ia kondicho. PAG§§200 B; 208.
subacheti  *Tiu oficisto estas achetebla. SJhE1.
Subjekto
I) estas la afero, pri kiu oni asertas, ke ghi plenumas ian agon aw staton.
II) Stilo:
 A) oni povas ne ripeti la s-n
  i) kiam unu sama vorto estas la subjekto de pluraj verboj (tio faras impreson de rapideco): *Li celis, pafis, trafis;
  ii) de postaj kunorditaj propozicioj: *Mi serchis, sed ne trovis;
 B) oni akcentas la subjekton
  i) substantivon:
   a) per ESTAS: *Estis Pawlo, kiu aranghis la aferon;
   b) per MEM: *Pawlo mem aranghis la aferon;
  ii) personan pronomon: postmetante ghin al la predikato: *Mi atendis Petron, sed venis lia frato. PAG§25; 154; 274.
Substantiva finajho  En poezio oni povas elizii la finajhon de substantivo. *Forta la regha tron', ver' estas lia kron', glavo la legh'. KL22.
Substantivaj radikoj
I) El radikoj plej ofte uzataj substantive,
 A) kiam ili esprimas ion abstraktan (struktur, plan), materialon (or, akv), ilon (martel), oni derivas, law Zamenhof,
  i) transitivajn verbojn en -i (ne en -igi): *Akvi florojn, marteli kupran platon;
  ii) subtantivojn en -ado (ne en -igo): *Strukturado, kronado, lokado;
 B) kiam ili esprimas funkcion, homon, beston aw ion simila,
  i) la verboj derivitaj en -i signifas "agi kiel": *Profesori = agi kiel profesoro; patrini al iu = trakti iun kiel patrino. > -ad;
  ii) oni signas la kvalitan elementon per -ECO: *Homo, homeco.
II) Adverbigi substantivojn adverbe uzeblajn:
 A) la senco plej ghenerale estas "law la maniero de". Ghi povas signi
  i) la ilon: *Bati martele; la ventego batis onde la shipo;
  ii) la lokon: *Stari porde;
  iii) la tempon: *Promeni nokte;
  iv) la kvaliton:
   a) = kiel: *Cheesti gaste;
   b) = kvazaw: *Senti patre, gliti olee.
 B) Stilo:
Anstataw
Skribi
La shtatestro veturos al la chefurbo per trajno
La shtatestro atingos la chefurbon trajne; la shtatestro trajnos chefurben. MJh37.
III) Adjektivigi substantivojn adjektive uzeblajn:
Anstataw
Skribi
Konsilio de Sekureco
Sekureca Konsilio
Ghi estas pli grava el la vidpunkto de la politiko ol el la vidpunkto de la ekonomio
Ghi estas pli grava el politika vidpunkto ol el ekonomia. MJh37; 39; PAG§281; 300.
sukcesi
ne tre bone, ne tre malbone: *Ni iel-tiel sukcesis.
Granda sukceso, atingo: Granda frapo.
Scii kiel sukcesi: *Li chiam scias kiel. SJhE13; 16; 19.
super  karakterizas substantivan suplementon de loko: *Du gradoj super la nulo; la aglo shvebis super la grego. PAG§133.
  super, supre, sur, che
I) SUPER montras pli altan pozicion: *Super la domo (pli alte ol la domo);
II) SUPRE DE la plej altan parton de objekto: *Supre de la domo (en ghia plej alta parto);
III) SUR montras tushon; SUPER netushon;
IV) CHE montras nur tushan proksimecon: *La vesto pendas che la muro (sur apuda pendilo); SUR ankaw tenon, apogon: *La vesto pendas sur la muro (estas fiksita sur la muro). PAG§189,4-6.
Superrimo  Rimo en kiu rimas ankaw la antawakcentaj silaboj. Unusilabaj: *rumana-humana. Dusilaba: *blondulin'-respondu lin. Sed chi tiuj plejparte estas rimludoj: ilia trouzo facile povas farighi komika. Plej utila estas la superrimo por fortigi la rimefekton de la tro malriche rimantaj personaj pronomoj (*sendas lin-defendas min). Se en la superrimo la kontinuecon de la sonsameco interrompas malsama konsonanto, ni povas paroli pri intermita superrimo (*granda ghojo-landa vojo). LSF95.
Suplemento  Esprimas rilaton aw cirkonstancon de chia frazelemento krom la predikato.
I) La baza ligilo de s. estas
 A) DE post substantivo: *Deziro de vengho;
 B) JE post adjektivo: *Preta je vengho;
 C) nenion antaw infinitivo: *Deziro venghi (kekfoje oni trovas POR, sed ghi estas ellasebla: *Estas tempo por morti).
II) Specoj:
 A) Posedo > de
 B) > Origino
 C) > Konsisto
 D) > Koncernateco
 E) > Priskribo
 F) > Loko
 G) > Tempo, Suplemento
 H) Mezuriteco > da
 I) Distribuo > Numeraloj: Disdividaj.  PAG§117 cc.
Supozaj subpropozicioj
I) La subpropozicia ago estas eventuala. Subkomprenigas duagradan subpropozicion supozan kun SE. Kondicionalo. *Mi scias, ke li venus (se li povus). Diru, kiom kostus tia vesto (se mi farigus tian).
II) Motivanta SE: indikativo: *La satano sendube konas siajn homojn, se (tion mi supozas)  li prenis vin kiel makleriston. PAG§231; 267RimVI.
> Kondichaj subpropozicioj.
sur  karakterizas substantivan suplementon de
I) loko: *Li lasis la telerojn sur la tablo;
II) tramovo kiu tushas
 A) linion paralele: *Iri sur la relo (> en);
 B) ebenon
  i) inter la randoj de la ebeno, ne tushante ilin: *Muso kuras sur la fenestro;
  ii) (+ tra-) de unu rando al la alia: *Muso trakuris sur la planko. KL56; PAG§§133; 190,2b.c,bb.
surprizo  *Law mi li tenas ason en la maniko. SJhE3.
sveni  *Shi estas for de la mondo. SJhE12.


 
Vortaro
Mallongigoj
A
B
C
Ch
D
E
F
G
Gh
H
Hh
I
J
Jh
K
L
M
N
O
P
R
S
Sh
T
U
V
Z