T
tasko
I) *Fari sian aferon.
II) Tio ne estas mia -: *Demandu Centran Oficejon
/ LKK-anon! SJhE8.
tawgi
I) *Tetaso konvenas nur por trinki teon, sed ghi tawgas
ankaw kiel cherpilo, mezurilo. *Glacipeco povas servi kiel lenso al
ludanta
infano, sed ne tawgas por tia uzo.
II) Plej tawga: *La indikita homo por tiu
tasko,
... rimedo por fari tion, ... kuracilo por tiu malsano.- Nia
kontaktpersono tie estas s.ro N.
SJhE16, 21.
telefono Fingri la numeron.
Portebla radiotelefono: iru-diru. SJhE16.
Tempaj subpropozicioj Ili respondas la
demandojn:
KIAM, DE KIAM, GHIS KIAM kaj KIEL LONGE.
I) Kiam?
A) Samtempeco. Oni povas esprimi
i) en kiu tempopunkto okazas la chefpropozicia
ago;
a) ago unufoja: KIAM... (TIAM, plejofte
mankas): *Kiam la domo ekbrulis, chiuj loghantoj dormis;
b) ago plurfoja:
1) KIOMFOJE: *Kiomfoje li shin
rememoris,
liaj okuloj plenighis de larmoj;
2) CHIUFOJE, CHIAM... KIAM, SE: *Chu
vi min chiam helpos, se mi vin petos? Chiufoje, se li venas, li
alportas
donacon. Mi trovis lin chiam che laboro, kiam mi lin vizitis;
ii) en kiu tempodawro okazas la chefpropozicia
ago:
a) ambaw agoj pli-malpli dawraj:
1) DUM: *Dum vi skribos la leteron,
mi legos iom;
2) particip-adverba konstruo, se la
subjektoj estas identaj: *Skribante la leteron, mi estis tre chagrenata
de la malbona plumo;
b) chefpropozicia ago momenta:
1) se la simpla formo de verbo
signifas
momentan agon, oni devas uzi KIAM kaj kompleksan verbon imperfektan, aw
-AD: *Kiam li estis mortanta (mortadis), la kuracisto envenis;
2) alie: KIAM kaj verbo simpla:
*Kiam
mi skribis la leteron, li envenis;
3) se la subpropozicio eksprimas
staton
3.1) kiu estas aw povas esti
limita: DUM: *Dum Miltono estis en Romo, li verkis gajajn poemojn;
3.2) kiu ighis definitiva
stato
de la aganto: KIAM... JAM: *Kiam Miltono estis jam blinda, li diktis
siajn
poemojn.
B) Antawtempeco
i) akcentita: POST OL (pli oportuna) aw POST
KIAM
(influo de la latina): *Post ol la prezidanto malfermis la kunsidon,
oni
komencis la tagordon;
ii) ne akcentita: KIAM. La antawtempecon oni
signas
a) per kompleksa formo kun preterita
participo:
*Kiam mi estis skribinta la leteron, mi ghin sigelis;
b) per JAM, se la subpropozicia predikato
esprimas momentan agon preteritan: *Mi retrovis mian fontplumon, kiam
mi
achetis jam novan;
c) per chiu prefiksoido, kiu funkcias kiel
predikata adjekto law sia senco (EL-, FOR-, AL-): *Kiam oni alportis la
bieron, li vershis al si;
d) per la senco: *Kiam li shin demandis,
shi respondis jene...;
e) per la verbo FINIS: *Kiam mi finis la
laboron, mi iris verpermanghi;
f) se la subjektoj estas identaj, per
particip-adverba
konstruo: *Skribinte la leteron, mi ghin sigelis;
iii) momenta aw mallonga:
a) TUJ KIAM: *Tuj kiam li ekawdis la
vekrion,
li alkuris;
b) BALDAW KIAM: *Baldaw kiam li venis en
la chambron, oni lin prezentis al la mastrino;
iv) jhusa: APENAW: *Apenaw shi venis al la
fonto,
shi ekvidis sinjorinon.
C) Posttempeco:
i) Subjunkcioj:
a) ANTAW OL:
1) finitiva konstruo: *Antaw ol lia
domo forbrulis, ili estis sufiche bonhavaj;
2) infinitiva konstruo, se la
subjekto
estas identa: *Antaw ol foriri, ni vespermanghos;
b) KIAM... JAM, che verboj de momenta ago:
*Kiam la kuracisto alvenis, la malsanulo jam mortis;
c) JHUS KIAM, se la posttempeco estas nur
momenta aw mallonga: *Jhus kiam la tegmento defalis, li elkuris el la
brulanta
domo;
d) APENAW... KIAM, se la posttempeco estas
tuja: *Apenaw mi ellitigis, kiam li venis;
e) PRESKAW... KIAM, se la subpropozicia
ago malhelpis jhus antawe okazontan agon: *Preskaw shi falis, kiam mi
shin
kaptis.
ii) Modoj:
a) indikativo
1) se la ago fakte okazis: *Antaw
ol ni iris al la teatro, ni vespermanghis;
2) se temas pri futura ago vershajne
okazonta: *Antaw ol ni iros al la teatro, ni verpermanghos;
b) kondicionalo, se la ago ne okazis, char
ghin malhelpis la chefpropozicia ago: *Antaw ol Aleksandro estus
realiginta
siajn grandiozajn planojn, li subite mortis;
c) particip-adverbo, se la subjektoj estas
identaj: *Skribonte la leteron, mi longe meditis kiel komenci.
iii) Negacio: oni ne uzas negacion en la
subpropozicio,
kiam ghi enestas en la chefa: *Mi ne sidighos al la tablo, antaw ol li
venos chi-tien.
II) De kiam?: *Li ripozas nek tage nek nokte, de kiam
li okupighas pri tiu problemo.
III) Ghis kiam? Kiel subjunkcio, GHIS signas la finon
de dawra ago per tempo-punkto (oni ne povas diri mi cheestis
ghis
li dormis; char oni ne scias chu mi cheestis ghis li komencis,
aw ghis li finis la dormadon).
A) Kun verboj de momenta ago: *Longe cherpas la
krucho, ghis ghi fine rompighas.
B) Kun verboj de dawra ago oni devas certigi
i) la komencon, per komenca aspekto: *Longa
tempo
pasis, ghis oni ekkonstruis tiun domon;
ii) la finon
a) per fina aspekto: *Longa tempo pasis,
ghis oni elkonstruis tiun domon;
b) per perfekta verbo-tempo: *Longa tempo
pasos, ghis tiu domo estos konstruita;
iii) la cheson
a) che verboj sen rezulto, per NE... PLU:
*Mi silentos, ghis oni ne plu bruos;
b) che verboj de rezulto:
1) DUM: *La eksperimentojn
reformatorajn
mi chiam tenis por dangheraj por nia afero, dum ghi ne tute fortighis;
2) TIEL LONGE, KIEL: *Mi ne kredos
al viaj vortoj tiel longe, kiel vi ne donos pruvojn;
3) GHIS: *La eksperimentojn
reformatorajn
mi chiam tenis por dangheraj por nia afero, ghis ghi tute fortighos;
4) ANTAW OL: *Mi ne kredos al viaj
vortoj antaw ol vi donos pruvojn.
IV) Kiel longe?
A) DUM signas la finan tempolimon de dawra ago
per ago samdawra: *Li toleris, dum li povis;
B) emfaze:
i) *TIEL LONGE, DUM la situacio tion bezonos,
ni pagu duoblan kotizon;
ii) *TIEL LONGE, KIEL ni tion ne havos, al ni
chiam minacos anarhhio;
iii) *KIEL LONGE vi tenos vin je via vorto,
ankaw
mi tenos min je la mia.
V) Verbotempo: absoluta. PAG§246-254; 271.
tempo Havi alian ideon pri ghustatempeco:
*En lia lando oni simple havas alian horloghon. *Che ili la
horlogho
iras malpli rapide. SJhE16.
Tempo
Komplementoj
> Akuzativo III B ii).
Adjekto
I) aktuala
A) tempopunkto
i) absoluta: kronologia sistemo
a) tago difinita: *Washington estis
naskita
la dudek-duaN de Februaro. Chiun tagon. Iun tagon
b) festotago: *JE Pasko
c) semajntago:
1) ghenerala tempindiko: *Mi laboras
de lundo ghis vendredo kaj ripozas dimanchE
2) difinita tago: *Mi venos Parizon
vendredoN la 28.07
3) kun epiteto aw suplemento: *EN
la sekvanta dimancho
d) horo: *JE la sesa matene
e) tempodifinilo: EN la jaro 1914
f) ne tempodifinilo: CHE tagmangho
g) kun ESTI
1) subjekto: *ESTAS la deka
2) prepozitivo: *la sepaN tagoN
ESTAS
sabato (= en la sepa tago estas sabato)
h) nepreciza tempopunkto
1) prepozicioj ANTAW, POST, CHIRKAW,
POR, GHIS
2) tabel-adverboj: TIAM, CHIAM, IAM,
NENIAM
ii) relativa: relative al la momento, kiam oni
parolas
a) paseo: *Li alvenis ANTAW tri tagoj
b) futuro: *Li foriros POST tri tagoj
c) proksimuma tempopunkto
1) paseo: *Tio okazis ANTAW CHIRKAW,
(MAL)PLI LONGE OL tri semajnoj
2) futuro: *Mi revenos POST CHIRKAW,
PLI (MAL)FRUE OL tri semajnoj
B) dawro
i) akuzativo: *Mi veturis du tagojN kaj unu
noktoN
ii) prepozicioj
a) ago dawra: *Apetito venas DUM la
manghado
b) tempo necesa: *Mi finos la tutan libron
EN kvar tagoj
c) ago ripetita: *La koko krias TRA la
tuta
nokto
d) dawro de stato sekvanta: *Li forveturis
POR, forestos DUM tri tagoj
iii) senlima dawro
a) de la ago:
1) *Li estas CHIAM diligenta
2) *Mi amos vin ETERNE
b) de la stato: *Notu tiun POR CHIAM. Li
forpasis POR ETERNE
II) komenca
A) ghenerale: *Li laboras DE la kvara matene. Jam
DE tri jaroj mi ne fermis la okulojn
B) tempopunkto
i) difinita: *DE POST lia morto = EKDE lia morto
ii) proksimuma
a) *Tiuj ostoj postrestis DE ANTAW la
diluvo
b) *Mi laboras DE CHIRKAW la oka
c) *Mi EKlaboros pri tiu temo nur POST
Kristnasko
C) dawro
i) de komence de: *EKDE Pollando-divido, jam
sabro
li ne portis
ii) de fine de: *DE POST tri tagoj de via
restado
che ni, mi ofte miras, kiel rapide forflugis tiu tempo
III) fina
A) difinita: *Mi laboros pri tiu tasko GHIS la
fino de la monato
B) proksimuma
i) *GHIS ANTAW kelkaj jaroj la japana popolo
devis
kashi sian vizaghon, kiam la imperiestro preterpasis
ii) *Mi ripozos GHIS POST Pasko
iii) *Ili drinkis GHIS CHIRKAW noktomezo
IV) nombra: en kiom da okazoj: *Legi librojn multFOJE.
PAG§193-196.
Suplemento
I) aktuala:
A) *Gast' EN tempo malghusta estas shtono sur
brusto
B) *La edzino forlasas la amikon DE sia juneco
II) antawtempa: : *La dimancho ANTAW novjaro
III) posttempa: *La periodo POST la milito
IV) tempo-limo
A) komenca: *La tagoj EKDE Kristnasko
B) fina: *En la tempo GHIS la ferio. PAG§133.
Verbo
Formoj
I) > Prezenco, Preterito, Futuro.
II) > Kompleksaj tempoj.
Verbotempoj en subpropozicioj
Chiu verbo en subpropozicio havas la saman tempon aw
modon, kiu ghi havus se ghia propozicio farighus memstara: *Chiu, kiu
shin vidis, povis pensi, ke li vidAS la patrinon. KL98.
I) Tempo relativa: rilatigita al la chefpropozicia tempo: *mi vidis, ke
li falAS (tiam); mi vidis, ke li falIS (antawe); mi vidis, ke li falOS
(tuj poste). Oni uzas ghin en la subpropozicioj
A) enkondukitaj per KE, krom se temas pri adjektaj,
B) kaj en dependaj demandoj, respondaj al la demandoj KIO?,
KION?, PRI KIO?
II) Tempo absoluta: signanta la tempon sen rilato al la chefpropozicia
tempo (do, en la sama tempo kiel la chefa propozicio): *li kuris, kiel
li povis.
*Kiam mi venis [absoluta] en la ĉambron, mi vidis [ĉefpropozicio], ke
li skribas [relativa].
teni
altenighi*La rezina shelo
altenighis
al sia mano.
antawteni *Li antawtenis al li sian
manon.
deteni *Detenu vian piedon de la
domo de via proksimulo. *Ni ne povis nin deteni de admiro.
elteni *La arbo ne povis elteni la
baton de la ventego. *Fine mi ne povis jam pli elteni. *Baldauw
atingighos
la limo de mia kapacito.
enteni *Enteni tigron en kagho. *La
akvujo entenas mil litrojn.
forteni *Fortenu de mi la hundon!
kuneteni *Kuneteni shalon per
pingloj.
kuntenighi *Kiam la sawco
kuntenighos,
forprenu ghin for de la fajro.
malteni *Mi maltenis la glason kaj
ghi fais sur la plankon.
reteni *Kiu retenas grenon, tiun
malbenas la popolon. *Shi volis reteni la avinon.
subteni *Subteni lamantan
maljunulon.
*Ghoju kaj festenu, sed malrichulojn subtenu. *Subteni ies proponon.
*Donacetoj
subtenas amikecon. PIV. SJhE18.
tia Se la demonstrativo havas la saman
kazon
kiel la nedefinita reprezentanto, ghi estas ellasebla: *Mi bezonas
paperon,
chu vi havas? *Mi volas acheti freshajn fruktojn, sed vi ne havas
tiajn.
*Vi kredas min profesoro, sed mi ne estas tia. *Ekzistas inter ili
tiaj,
kiaj ridas tro multe, por elvoki ridon che la amaso. *Kvazaw mi estus
tia
virino, kiu povas rompi la jhuron de fideleco! PAG§53C;
58.
tiel ke En la frazoj kun "-" oni devas
uzi
volitivon se la chefpropozicia verbo aw ties modo esprimas volon; se
ne,
indikativo. *Parolu tiel, ke oni vin komprenu. *La nokto estis tiel
malluma,
ke oni nenion povis vidi.
Kun forlaso de "tiel": *Li kriegis (tiel), ke tute li
rawkighis. KL118.
ties estas uzata precipe:
I) kiam la responda rilata propozicio antawas: *Kiu
difektos
al li ech unu haron, ties karnon mi disshiros je pecoj;
II) kiam ghi respondas al "kies": *Kies panon oni
manghas,
ties vorton oni parolas;
III) kiam ghi reprezentas vorton, kiu ne estas la
subjekto
de la antawa prepozicio: *La infano ludis kun sia pupo, kaj subite ties
kapo frakasighis (ghia kapo = la kapo de la infano). *La trafiko de la
urbo kaj ech de ties chirkawajho estas tre vigla. PIV.
timi Postsekvas indikativo (ne volitivo):
*Mi timas, ke li falos. PAG§231.
tio
I) A) Uzata kiel kvazawnomo, montras aferojn aw
bestojn:
*Li ne similas al tio, kio li antawe estis.
B) Uzata kiel representanto, servas por anstatawi
la ideon de antawe esprimita propozicio (*Li donis al mi librojn: tio
estas
amika ago) aw antawe esprimita pronomo (*Li donis al mi chion: tio ne
estis
multo).
II) A) *Chu tio estas vi, Marta? *La tuta vilagho
profitis
por peti de li tion kaj jenon.
B) Oni povas forlasi la montrajn pronomojn TIO,
TIU, char subkomprenataj, kiam ili estas en la sama kazo kiel la
relativo,
kiun ili antawas: *Ni deziras (tion,) kion ni ne havas. *Licas (tio,)
kio
plachas. *Mi renkontis (tiun,) kiun vi scias.
Sed *Mi preferas tion, kio estas delikata. *Licas tio,
kion oni shatas. *Ni renkontis tiun, kiu frapis vin. KAR24;
KL23;
32; PAG§52.
tiom *Tiom pli bone! = Des pli bone! *Tio
estas tiom pli grava, char li sciis ke tiu loko estas danghera. *Ni
vidis
tiom da specoj de kukoj, ke ni ech ne sciis el kiuj preni. *Li estas,
kiel
verkisto, tiom inteligenta, kiom stulta, kiel financisto. KL90;
PAG§88.
tiri *Tiri la reton el la maro.
*Peco da sukceno altiras peceton da
papero.
*Li detiris sian shuon.
*Distiri kurtenojn.
*Ektiri ies manikon.
*Ili staris garde kun eltiritaj glavoj.
*Ili vane provis entiri nin en polemikon.
*Rapide li fortiris shin de tie en
flankan
straton.
*La kurtenoj ne estis ankoraw tute kuntiritaj.
*Li alkrochighis al sia malamiko kaj kuntiris lin al la fundo de la
akvo.
*Kuntiri pakajhon per shnuro.
*Retiri la etenditan manon.
*Velojn oni suprentiris.
*Surtiri kapuchon sur la kapon.
*Oni tratiru al li shnuron tra la genuoj.
*En somero ofte super la strato estis transtirata
shnuro de unu domo al alia. PIV.
toleri Se la ago ne estas reala, sed nur
imagata, konvenas uzi kondicionalon. *Mi ne povas toleri ke la patrino
de mia infano sopiras en soleco (la patrino sopiras). *Mi ne povus
toleri
(tion), ke la patrino sopirus en soleco (se shi sopirus, mi tion ne
povus
toleri). KL117.
tra Suplemento kaj adjekto
I) de tramovo rilate al
A) punkto aw spaco: *La vojo tra la parko; la
diametro
kuras tra la centro de la cirklo; li vagas tra sablaj dezertoj; tra la
ventego la vocho ne awdighas;
B) perpendikulara linio (= kruce): *Tiri linion
tra alia;
C) ebeno perpendikulare, trapike: *Pafi tra
tabulo;
pelu mizeron tra l'pordo;
II) de dawro, kiam la ago multfoje ripetighas: *La koko
krias tra la tuta nokto. PAG§§133; 190,2; 193 II.
tra- *Trairi sur la planko.
La globeto trarulighis sur la tablo (trans). PAG§405.
trans Rilato al la alia flanko, kun ideo
de
I) senmoveco (= sur la alia flanko: atingita loko): *La
kampo trans la rivero; ili loghas trans la oceano;
II) almovo ( =al la alia flanko: movo kiu etendighas
pli malproksime ol ghia komplemento): *La aeroplano flugis trans la
oceano.
Oni povas, sed ne bezonas, neprigi tiun sencon per la direktan -N. PAG§§133;
189,7.
> preter, tra, trans.
Transkura rimo Speco de >preskawrimo.
La
unua rimvorto havas en la fino pluskonsonanton, kaj la sekvan verson
komencas
vokalo, tiel, ke la pluskonsonanto kvazaw transkuras al tiu chi vokalo.
Chi tiu rimoidon oni povas uzi precipe en mallongaj versoj, kaj en
tujsekvaj
rimoj:*La atendon / en la tendo. / Li parolas / en petola / maniero...
. LSF103.
Transrimo La lasta vortparo konsistas el
la samaj vortoj, kaj la antawlasta vortparo rimas: *Venu jam-komprenu
jam.
LSF95.
tre
I) *Lia heroeco tre plachis al mi. Ankaw mi tre amas
iliajn infanojn. Tre povas esti. Mi tre amas la bieron (ne MULTE).
PAG§183.
II) *Mi estas arhhilaca! SJhE3.
trinki Trinkajho (kafo, teo...): *Nun
estas
tempo por taso da konsolo. SJhE20.
tro *Tia dirmaniero estas tro dubsenca,
ol ke ni povus akcepti ghin. PAG§135.
trovi Eltrovi: *Mi ne povas determini,
kion li celas. SJhE8.
tuj
I) Tempo: *Malfelicho sin ne ghenas, faru geston -ghi
tuj venas.
II) Spaco: *Mi estis tie chi proksime tuj post la
pordego.
PAG§90.
2006 06 15