|
Anstataw
|
Skribi |
|
Propono por la starigo de sistemo por limigo
de la armilaroj.
|
Propono starigi sistemon por limigi la armilarojn. |
|
Ilia konstanta lokigo de la akcento sur
la unua silabo de la vorto.
|
Ilia kutimo konstante akcenti la unuan silabon de la vorto. MJh37. |
| I) a, i, u, estas chiam duonfermitaj
II) e kaj o povas esti vastaj (malfermitaj: è, ò) aw malvastaj (fermitaj: é, ó;). |
Chiu vokalo estas duon-fermita (itale). LSF120 | Bedawrinde PAG rekomendas komplikajn regulojn pri variantoj de la vokaloj E kaj O. Tiuj rekomendoj estas plene fremdaj al Esperanto kaj tre malfacile lerneblaj. La efektiva lingvouzo ne sekvas ilin. PMEG |
| Radiko ne povas aperi memstare kiel vorto, sed bezonas finajhon. PMEG. | Law sia envorta funkcio chiuj lingvaj elementoj estas aw povas esti memstaraj kaj la vortfarado okazas per la kunmeto de memstaraj elementoj. PAG§276. |
| I) En la vortoj kunmetitaj la chefa (fina) vorto povas
esti substantivo, adjektivo aw verbo. La flanka(j) vorto(j), nur substantivo(j),
lawsence enkondukita(j) per prepozicio. Tamen la prepozicio chiam forestas.
II) La substantivoj estu lawsence enkondukita per prepozicio, ne per adverbo. *Neghblanka ne signifas neghe, aw kiel negho blanka, sed de negho blank(igit)a, kovrita. KL123; 156. |
I) La flankelemento povas esti rilaton aw
posedon. Oni analizas per la prepozicio DE (*homkoro: koro de homo) (Rilato).
II) La flankelemento povas esprimi la materialon de la chefelemento. Oni analizas per la prepozicio EL (*orhorlogho: horlogho el oro) (Materialo). III) La flankelemento povas esti substantiva epiteto. Oni analizas per la simpla apudmeto de la du substantivoj (*Membroabonanto: membro abonanto) (Epiteto). LSF13. |
| V) La kunderivitaj adjektivoj formitaj el adjektivo plus substantivo havas pure adjektivan karakteron kiel tuto, kaj povas, kiel la akjektivaj radikoj, transformighi en verbojn kun la signifo esti -a per simpla almeto de la verba finajho. *esti bonkora, kun bona koro: bonkori. KL128; 141; 157. | Se la adjektivo rilatas al io pli konkreta, la verba formo pli rilatas al la ricevita impreso: "la lago estas blua" estas simpla diro pri io, kio ghenerale karakterizas tiun lagon, dum "la lago bluas" estas pli aktiva, kaj signifas "la lago brilas blue" aw "impresas blue". "Li estas kolera" estas malvarma, stata, intelekta jugho, dum "li koleras" estas priskribo de konduto kaj de sento. Sekve, la uzo de verba finajho anstataw "esti" + adjektivo estas alia ekzemplo de la plivigligo, kiun havas verboj. MJh40. |
| Verbo staras en la fino. La flanka estas substantivo, lawsence kunligita per prepozicio. *Nigropentrita (sen kunmeto: nigre pentrita). KL126. | Se la chefelemento estas verbo, la flankelemento estas aw adverbo, aw predikata atributo. LSF12. |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|